Bensheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bensheim
komunumo
Urbodomo
Oficiala nomo: Bensheim
Ŝtato Germanio Germanio
Federacia lando Hesio
Distriktaro Darmstadt
Distrikto Kreis Bergstraße
aŭtoŝoseo A5
Parto de komunumo Auerbach, Bensheim, Fehlheim, Gronau, Hochstädten, Langwaden, Schwanheim., Wilmshausen, Zell
Konata loko Kastelo Auerbach
Situo Bensheim
 - alteco 115 m s. m.
 - koordinatoj 49° 41′ 0″ N 8° 37′ 0″ O / 49.68333 °N, 8.61667 °O / 49.68333; 8.61667 (mapo)
Areo 57,83 km² (5 783 ha)
Loĝantaro 42 089 (fine de la jaro 2022)
Denseco 727,81 loĝ./km²
Urbestro Thorsten Herrmann (CDU)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 64625
Situo de Bensheim enkadre de Germanio
Situo de Bensheim enkadre de Germanio
Situo de Bensheim enkadre de Germanio
Vikimedia Komunejo: Bensheim
Retpaĝo: www.bensheim.de

Bensheim estas germana urbo en la sudo de la federacia lando Hesio.

parto de Bensheim, rigardata el nordo


Ĝi apartenas al la distrikto Bergstraße kaj al la administra distriktaro Darmstadt. La aŭtoŝoseo A5 ligas ĝin al la proksimaj Darmstadt kaj Frankfurto ĉe Majno norde kaj al la simile proksimaj Heidelberg kaj Mannheim sude. Fine de la jaro 2022 la urbo havis 42089 loĝantojn.

La urba teritorio estas parto de la feria regiono "Monta Vojo" (germane "Bergstraße"), kiu de la urbo Darmstadt norde vojas suden, ĉe la okcidenta rando de la mezalta montaro Odenvaldo, ĝis la urbo Wiesloch.

parko Fürstenlager apud Bensheim

Historio

Antaŭ 765

De neolitiko estis silikoj de Le Grand-Pressigny. On trovis ankaŭ spurojn de rubandaj ceramikaĵoj kaj ŝnuraj ceramikaĵoj.

Jaron 765 en la kodekso de Lorsch Bensheim estis menciita unuafoje sub la nomo Basinsheim.

Vidindaĵoj

En la urbo estas multaj mezepokaj trabfakaj domoj, inter alie la domo Wambolter Hof kaj en suda Hesio plej malnova trabfaka domo Walderdorffer Hof (bildojn vidu sube). Super la urbo tronas romantika ruino de Kastelo Auerbach (bildo same sube), el kiu eblas panorame vidi tre vastan parton de la rejna valo okcidente, en taŭga vetero ĝis la mezmontaro Vogezoj en Francio. Alia bela loko de la urbo estas la parko Fürstenlager, realigita dum 1790, en flanka valo de la mezmontaro Odenwald. La parkaj domoj de antaŭ pli ol 200 jaroj restis neŝanĝitaj, kaj vidindas inter alie la plej malnova sekvoja arbo de Germanio.

Sankta Vendredo laŭ suditalia maniero

Bildo el la Viva Vojo de la Kruco en Bensheim en la jaro 2012

En la jaro 1983-a italaj enmigrintoj fondis Vivan Vojon de la Kruco, kiu montras la pasiono de Jesuo Kristo kiel teatraĵo en la stratoj de la urbo simile al kutimoj en la regiono Kampanio en Italio. La t. n. Bensheima pasiona ludo (germane Bensheimer Passionsspiel) komencas je la deka horo kaj duono, daŭras ĉirkaŭ unu horon kaj duono, estas germanlingve presentata de Italoj kaj Germanoj kaj altiras plurajn milojn da spektantoj čiujare.

Fontoj

Bensheim, Spuren der Geschichte, 2006.

Lokaj famuloj

Partneraj urboj

Eksteraj ligiloj

greke paĝoj de la urbo, germanlingvaj greke pri Sankta Vendredo, germanlingve