Benta zono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Benta)

La Benta zono estas la ekologia regiono ĉe la plej malalta (profunda) nivelo de akvejo kia oceanolago, inklude la sedimentan surfacon kaj kelkajn sub-surfacajn tavolojn. Organismoj kiuj loĝas en tiu zono estas nomataj Bentosoj. Ili ĝenerale loĝas en proksima rilato kun la subfunda tavolo; multaj tiaj organismoj estas konstante ligataj al fundo. La surfaca tavolo de la grundo kovranta la fundo, nome la benta limtavolo, estas integra parto de la benta zono, ĉar ĝi ege influas la biologian aktivecon kiu okazas tie. Ekzemploj de kontaktaj grundotavoloj estas sablofundoj, rokaj elstaraĵoj, koralo, kaj argila koto.