Benué (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Benue (rivero))
Tiu ĉi artikolo temas pri la rivero Benué en orienta Afriko. Por la samregiona subŝtato en Niĝerio vidu artikolon Benué (subŝtato).
Benué (rivero)
Dosiero:Benue 10.38241E 8.69279N.jpg;;;River Benue (in Makurdi showing OLD Bridge).jpg;;;Benue SE Yola.jpg;;;River Benue (in Makurdi showing NEW Bridge).jpg;;;Ferrying a car across River Benue at Vandykia.jpg
riverofluanta akvejo
Bazaj informoj
Longeco 1 370 km
Fluo
Geografio
Landoj Kameruno
Regionoj Kogi Ŝtato
vdr
Benué
riverofluanta akvejo
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
vdr
La rivero Benué sudoriente el Jimeta.
Mapo montranta la riverbasenon de la Benué.

La rivero Benué (en franca la Bénoué) aŭ Benue, iam konata kiel ĈaddaĈada, estas la ĉefa alfluanto de la Niĝera Rivero. La rivero estas proksimume 1,400 km longa kaj estas preskaŭ entute navigebla dum la someraj monatoj. Kiel rezulto, ĝi estas grava transporta vojo en la regionoj tra kiuj ĝi fluas.

Ĝi ekfluas en la Adamava Altebenaĵo de norda Kameruno, el kiu ĝi fluas okcidenten, kaj tra la urbo Garoua kaj la Lagdo Akvorezervejo, en Niĝerion sude de la Mandaraj Montoj, kaj tra Jimeta, Ibi kaj Makurdi antaŭ kuniĝi kun la rivero Niĝero ĉe Lokoja.

Grandaj alfluantoj estas la Gongola kaj la Majo Kebbi, kiuj konektas ĝin kun la rivero Logone (parto de la sistemo de la Lago Ĉado) dum inundoj. Aliaj alfluantoj estas Taraba kaj Kacina Ala.

Je la kunfluo, la Benué superas la Niĝeron laŭ volumo (ĉefa alporto antaŭ 1960: 3400 m³/s kontraŭ 2500 m³/s). Dum la venontaj jardekoj, laakvoporto de ambaŭ riveroj ege malpliiĝis pro irigacio.

La rivero Benué kaŭzis inundon en oktobro de 2012, rezulte en granda pliigo en la populacio de venenaj serpentoj en la distriktoj Duguri kaj Alkaleri en la Bauĉi Ŝtato. En julio de 2013 informo indikis, ke ĉirkaŭ 200 personoj en tiuj distriktoj estis mortintaj pro serpentomordo. La Ĝenerala Hospitalo en Kaltungo, Gombe Ŝtato estas la plej proksima loko por traktado kontraŭ serpentomordo; "ĉiu ajn kiu havas sorton veni al Kaltungo estas traktata kaj post nur du tagoj tiu povas reveni hejmem."[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Agbo, Catherine. Nigeria: Snakes Kill 200 in Bauchi. allAfrica.com (2013-07-22). Alirita 2014-05-11.