Beowulf

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
La unua paĝo de Beowulf, manuskripto anglosaksa de la poemo.
Beowulf alvenas al Danio.

Beowulf [ˈbeɪəwʊlf]] estas malnova eposo en Anglosaksa lingvoAntikva Anglalingvo. Kun 3182 linioj ĝi estas la plej granda verko en tiu lingvo. La poemo estas sentitola en la manuskripto, tamen ĝi fariĝis konata kiel Beowulf (la ĉefa figuro de la rakonto) ekde la XIX-a jarcento. Ĝi estis skribita ĉirkaŭ la X-a jarcento sed eble verkiĝis pli frue.

En la poemo Beowulf, heroo de la Geata nacio, batalas kontraŭ tri antagonistoj - Grendel, kiu detruas la palacon Heorot; la patrino de Grendel; kaj (post kiam li estas iĝinta reĝo) drakon. La drako mortvundis lin, kaj oni entombigis lin en tumulo. Tiuj eventoj okazis en la V-a kaj VI-a jarcentoj.

Kvankam la personoj de la poemoj estis paganoj, kaj ege gravas la koncepto de la fatalo, la verko enhavas kristanajn elementojn.

Enhavo

[redakti] Pri la nomo

La nomo de la heroo estas Beowulf kiu signifas "abeloj-lupo", kaj estas maniero de diri "urso", en la senso de "abeloj-malamiko" aŭ "abeloj-atakanto". Tiu speco de manieroj de nomi tion estas nomitaj kennings en anglalingvo el islandalingvo kenning (sg.) kenningar (pl.), kiuj signifas "konadoj" kaj estas tre ofta en la antikva ĝermana literaturo.

Ĝia prononco estas en Esperanto Beoŭulf [beˈowulf] (akuzative, [beoˈwulfon]) kaj ne [ˈbeɪəwʊlf] kiel la modernaj Angloj ĝin diras. En la nova filmo tio ĉi detalo estis observita de la aktoroj.

Fakte en la poemo aperas du figuroj nomitaj "Beowulf" kiu ne rilatas inter ili. La unua estas prapatro de la reĝo Hrothgar el Heorot kaj malnova reĝo de la Danoj, la dua estas la heroo de la poemo, adopta filo de la reĝo de la Geatoj, popolo ne identigita el Sud-Svedujo.

[redakti] Graveco

La poemo Beowulf estas tre grava por la studo de la tradicioj ĝermanaj antikvaj kaj la literaturo ĝermana antikva ĉar enhavas multe da informon pri tiuj ĉi. Fakte la parto de la entombigo de Beowulf estas tre grava, ĉar sin relatas kun la tradicioj ĝermanaj de entombigo, kiu memorigas tiun de Atila.

Ankaŭ en la Beowulf aperas multe da rakontoj de la ĝermana mitologio en siaj versioj anglasaksaj. Ekzemple, la batalo de Finnsburh, aŭ la ŝtelo de la Brisingamen (koliero fajra) tie ĉi nomita Brósinga mene reakirita per Háma en la versio origina estis Heimdall, la vorto heim "hejmo" kaj háma estas rilatitaj etimologie). En tio ĉi versio aperas ankaŭ Ermanarico, reĝo historia, anstataŭe de la versio mitologia.

Beowulf estas unu da la solaj fontoj de antikvaj anglasaksaj mitoj kiuj travivis.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligiloj