Berbera ĉevalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
A chestnut Barb horse standing on a sandy lot
morfologio de Berbera ĉevalo

Berbera ĉevalo (en araba: حصان بربري) estas nordafrika raso de ĉevaloj kun granda rezisto kaj eltenivo. La Berbera ĉevalo ĝenerale posedas tre ardan temperamenton kaj netipan sportĉevalan morfologion, kaj influis modernajn rasojn. La Berbera ĉevalo estas malpeza rajdĉevalo notita pro sia eltenivo. Ĝi havas povegan frontaĵon, altan postkolon, mallongan dorson, deklivan gropon, kaj portas sian voston malalte. Ĝi estas fortika kun rektaj kruroj kaj fortaj hufoj. Ĝi ne havas partikulare bonan paŝadon, sed galopas kiel kurulo. Ĝi estis uzata kiel reprodukta raso por disvolvigi kurajn rasojn kiaj la Pursangulo, la Mejlkvaronulo, kaj la Harnisulo.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Reddick, Kate, Horses. New York: Ridge Press, 1976, p. 60.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Draper, Judith, The Book of Horses and Horse Care