Berberisacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Berberisacoj
Thunberg-berberiso (Berberis thunbergii)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: ranunkolaloj Ranunculales
Familio: berberisacoj Berberidaceae
Juss. [1]
berberiso Berberis
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Podophyllum peltatum - Köhler–s Medizinal-Pflanzen-246.jpg
Podophyllum peltatum - Köhler–s Medizinal-Pflanzen-246

La berberisacoj[2] (latine Berberidaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo ranunkolaloj (Ranunculales). Ĝi enhavas preskaŭ 20 genrojn kaj ĉirkaŭ 750 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas berberiso[2].

grandflora epimedio Epimedium grandiflorum
akvifolia berberiso Berberis aquifolium
ŝildforma podofilo (Podophyllum peltatum)
doma nandino (Nandina domestica)

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas herbaj kaj lignaj taksonoj. La plej multaj specioj estas arbustoj. Kelkaj specioj estas kserofitoj en la aziaj dezertoj.

La duseksaj floroj estas radisimetriaj kaj plej ofte trinombraj. La stamenoj malfermiĝas per du klaboj. en ĉiu floro nur estas unu epigina karpelo, kiu plej ofte havas multajn ovolojn.

La fruktoj estas foliklojberoj, malofte nuksetoj, kiuj enhavas ĝis s 50 semoj.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La plej multaj specioj originas en orienta Azio kaj en orienta Nordameriko. Ilia ĉefa disvastigo estas la nordaj moderaj klimatoj. Kelkaj hejmiĝas en Sudameriko kaj en Nordafriko. Multaj genroj havas disjunktan disvastigejon.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La familio Berberidaceae estis starigata en la jaro 1789 fare de Antoine Laurent de Jussieu en Genera plantarum, p. 286[4] aufgestellt.[5] Sinonimoj por Berberisacoj JUSS. estas: Diphylleiaceae SCHULTZ SCH., Leonticaceae AIRY SHAW, Nandinaceae HORAN., Podophyllaceae DC. NOM. CONS., Ranzaniaceae TAKHT..[6]

La familio de la Berberisacoj (Berberidaceae) estas dividita en du subfamilioj kaj konsistas el 14 ĝis 17 genroj kun ĉirkaŭ 700 specioj:[6]

  • subfamilio Berberidoideae: 13 ĝis 16 genrojkun 650 ĝis 700 specioj:
  • Nandinoideae: monotipa taksono:
    • Nandina THUNB.: Sie enthält nur eine Art:
      • doma nandino (Nandina domestica Thunb.): arbusto en Orientazio.

Laŭ WFO kaj TPL[redakti | redakti fonton]

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (15 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[7]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝian specion.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Berberidaceae ĉe World Flora Online
  2. 2,0 2,1 2,2 berberiso en PIV ĉe vortaro.net
  3. 3,0 3,1 Berberidaceae ĉe The Plant List
  4. Erstveröffentlichung eingescannt bei biodiversitylibrary.org.
  5. [Berberisacoj ĉe Tropicos.org. Missouri Botanical Garden, St. Louis Eintrag bei Tropicos.]
  6. 6,0 6,1 Berberisacoj en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.
  7. Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
  8. mahonio en PIV ĉe vortaro.net

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]