Berchtesgaden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Berchtesgaden estas vilaĝo en sud-orienta Bavario ĉe la orientaj Alpoj. Sude situas Aŭstrio kaj la aŭstra urbo Salzburg.

Historio[redakti | redakti fonton]

Berchtesgaden oni unuafoje dokumente menciis en 1102. Ĝis la sekularigo en 1803 ĝi estis aŭtonoma "Fürstprobstei" kaj tiel sendependa de Bavario kaj Aŭstrio. La longan sendependecon kaŭzis la ĉirkaŭaj Alpoj, kiuj ebligis facilan akiron nur denorde, kaj riĉajo akirita per sal[[[minejo]].

La salriĉo tamen interesis la najbarojn Bavario kaj Salzburg. Inter 1803 kaj 1810 la regantoj plurfoje ŝanĝigis. Eĉ Francio regis Berchtesgaden dum unu jaro. De 1810 Berchtesgaden estis parto de Bavario.

La bavariaj reĝoj ofte vizitis Berchtesgaden kaj tio helpis al la vilaĝo, evoluigi la turismon. Ankaŭ verkistoj (ekzemple Ludwig Ganghofer) kaj pentristoj venis. Turismo evoluis je la tria plej grava branĉo de ekonomio.

Kiam la nazioj ekregis en Germanio, la vilaĝo iĝis fama pro la rezidejo "Aglonesto" (ObersalzbergKehlstein), kie ofte loĝis Adolf Hitler. Tiun rezidejon li konstruigis sur grundposedaĵo 57 "maljunajn bienojn" ("Lehen"), kaj igis forpeli la posedantojn, kiuj ne volis vendi.

Li diris al franca diplomato (André François-Poncet) unu jaron antaŭ la okupo de Aŭstrio je la demando "Ĉu vi havas "rigardon" (t.e. akir-celon) al Aŭstrio?" : "Mi ne havas alian "rigardon" al Aŭstrio ol al tiu ĉi panoramo, kiun mi spektas el ĉi tiu domo!". Kiel poste montriĝis, tio estis mensogo!

Geografio[redakti | redakti fonton]

En sudo de Berchtesgaden estas nacia parko, kie estas la lago Königssee kaj la monto Watzmann.

La najbaro vilaĝo Bischofswiesen estas en okcidento kaj en sudo Ramsau bei Berchtesgaden kaj Schönau am Königssee.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Berchtesgaden vivas per turismo en la somero kaj vintro. Turistaj atrakcioj estas la "reĝolago" (Königssee), la salminejo kaj la "aglonesto" (Kehlsteinhaus).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]