Beremend

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Beremend estas grandvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono Siklós.

La grandvilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj ĉe la kroata ŝtatlimo kun limotrapasejo. Depost 1945 la grandvilaĝo estas la plej suda hungara komunumo. Dravo, monto Villányi kaj fervojo estas ne tro for, Villány kaj Siklós estas la plej proksimaj urboj.

La komunumo estis loĝata dum la neolitiko. La unua skriba mencio devenis el 1281. En la 15-a j.c. ĝi estis kampurbo. Pro la kontraŭturkaj bataloj en 1687 ĝi senhomiĝis. Inter 1918-1920 la serboj okupis la urbeton, kiu tiutempe apartenis al "Respubliko Baranya".

La grandvilaĝo famas pri fabriko de cemento kaj de kalko, kiuj produktiĝas el minejo de kalkoŝtono. Vidindaĵoj estas katolika, kalvinana kaj grek-katolika preĝejoj, termala banejo, kapelo, fine eksterordinara groto kun kalkaj elgutaĵoj, tial ĝi estas nevizitebla.