Berendta lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Berendta lingvo estas internacia planlingvo proponita en 1977 de Alfred Berendt en Usono. Eble restas nur unu kopio de lia libro en usona Library of Congress. Oni scias pri ĝi nur laŭ raporto de Paul O. Bartlett. Eble la projekto estas influita de Ro.

Berendt eble estas pasigrafio, ne estas gramatiko kaj en la libro estas nur listo de vortoj kaj frazoj, kun 5000 bazaj enskribigoj en Berendt-Angla sekcio.

Estas ekzemplaj tekstoj, sed sen traduko:

eap apo iu iif exi, auu uu iu ekp pk ia fpu aoa d fak asu pos pk iu fip pka sp iu oiefa aefa ap ia fpu. fu exi apo iik aoe fpk, ia uke fii ake iip kxxu aa kx apo iif, aoe ai exo uka, ei fii kx iip pk uii. iu fip exu epeo apo fip ko af.

Bartellet kredas ke la unua frazo estas io pri veturi al montaroj kaj eniri kafejon.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Alfred Berendt
Berendt: the Instant World Language
Tompkins Cove, 1977
201p. 14 cm. LoC Call Number PM8095.B4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]