Berenica (Racine)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Berenica estas tragedio verkita de Jean Racine kaj unue prezentita en 1670. Racine verŝajne inspiriĝis pri la malsukcesa rilato inter la franca reĝo Ludoviko la 14-a kaj la juna Maria Mancini. Oni raportis ke la reĝo, dum la prezento de la teatraĵo, iomete ploris. Racine elektis la temon de la apartigo de la romia imperiestro Tito kaj de Berenica por konkurenci Pierre Corneille, kiu samtempe preparis Tito kaj Berenica.

Rezumo[redakti | redakti fonton]

1-a Akto[redakti | redakti fonton]

Antiochus konfidas al amiko sian amon por Berenica. Tiu ĉi, kiu ne scias pri tio, ĝojas pri sia baldaŭa edziĝo kun Tito, kiu ĵus fariĝis imperiestro.

2-a Akto[redakti | redakti fonton]

Tito malkonsentas, ke li ne povas edzigi Berenican, ĉar ŝi ne estas romia. Sed li ne estas sufiĉe kuraĝa por konfesi tion al ŝi.

3-a Akto[redakti | redakti fonton]

Pro peto de Tito, Antiochus eksplikas al Berenica ke la imperiestro decidis ne plu edziĝi kun ŝi.

4-a Akto[redakti | redakti fonton]

Tito konfirmas sian decidon al Berenica. Tiu ĉi projektas mortigi sin.

5-a Akto[redakti | redakti fonton]

Berenica finfine akceptas la decidon de Tito : ŝi revenos al Palestino kaj regos siajn ŝtatojn.