Rütschelen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Berg (Rütschelen))
Rütschelen
Blazono de Rütschelen
Blazono de Rütschelen
Blazono de Rütschelen
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Supra Argovio
Malnova distrikto ĝis 2009 Aarwangen
Koordinatoj  47° 10′ 24″ N 7° 46′ 25″ O / 47.17333 °N, 7.77361 °O / 47.17333; 7.77361 (mapo)Koordinatoj: 47° 10′ 24″ N 7° 46′ 25″ O / 47.17333 °N, 7.77361 °O / 47.17333; 7.77361 (mapo)
Nombro de loĝantoj 578
Areo 3,98 km²
Alteco 545 m super marnivelo
Poŝtkodo 4933
Komunumkodo 0340
Mapo de Rütschelen
Mapo de Rütschelen
Mapo de Rütschelen
vdr

Rütschelen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Aarwangen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 578 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rütschelen situas en la Svisa Mezlando proksimume 4 kilometrojn sudsudokcidente de la urbo Langenthal. En okcidento la komunuma limo etendiĝas ĝis la rivero Langete. La komunumo Rütschelen konsistas el la vilaĝo Rütschelen kaj la setlejoj Berg (en nordo de la komunumo sur alteco de 545 m s.m.) kaj Flösch (rekte sude de Rütschelen sur alteco de 579 m s.m.), Spielberg (en sudokcidento sur alteco de 584 m s.m.), Wil (sude de Flösch sur alteco de 590 m s.m.), kaj Gumpele (tute en sudokcidento sur alteco de 585 m s.m.), korme al la komunumo apartenas diversaj izolitaj bienoj, domoj kaj domgrupoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,98 km², de kiuj 36,8% estas kovritaj de arbaro, 56,1% servas por agrikulturo kaj 9,5% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Rütschelen limas en nordoriento al Lotzwil, en sudoriento al Madiswil, en sudokcidento al Ochlenberg, kaj en nordokcidento al Bleienbach.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Rütschelen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La ĉefa alveturejo al la komunumo estas la vojo 1452 de Lotzwil. Estas krome vojoj al Madiswil kaj Bleienbach. La plej proksima alvetureno al la svisa aŭtovojo A1 situas norde en distanco de proksimume 14 kilometroj apud Rothrist. La komunumo ne disponas pri propra konekto al la publika transportreto. La plej proksima trajnhaltejo situas en Lotzwil en distanco de proksimume 2,5 kilometroj de la centro de Rütschelen.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Rütschelen datiĝas el la jaro 1273 kiel Ruschole. Dum mezepoko la senjoroj pri Rütschelen estis la Grafoj de Kiburgo, korme la Monaĥejo Sankt-Urban kaj la Johanita Komandorejo Thunstetten posedis bienojn en Rütschelen. La malalta jurisdikcio pri Rütschelen estis en la jaro 1385 pandigita al la Senjoroj de Rohrmoos kaj de Mattstetten kaj poste en la jaro 1394 respektive 1402 al la urbo Burgdorf, kiu en la jaro 1400 ankaŭ akiris la senjorecon pri Wil kaj la tuton atribuis al sia voktejo Lotzwil. Kiel kiburga havaĵo ĝi fariĝis en la jaro 1406 posedaĵo de la urbo Berno kaj estis atribuita al ties voktejo Wangen. Dum la tempo de la Helveta Respubliko ek de 1798 Rütschelen apartenis al la distrikto Langenthal, kaj en la jaro 1803 ĝi estis atribuita al la distrikto Aarwangen, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Supra Argovio.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]