Bergen (Norda Holando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Informkesto komunumoj en Nederlando Bergen (52° 41′ N, 4° 39′ O (mapo)52.6833333333334.65 ) estas vilaĝo kaj komunumo en la nederlanda provinco Noord-Holland. La komunumo havis 31 422 loĝantojn (je la 1-a de julio 2006) kaj havas areon de 119,85 km² (de kiu 22,70 km² estas akvo). La komunumo estas parto de la kunlabora regiono Kennemerland.

La komunumo estas populara turista destino, antaŭ ĉio pro la multaj strandoj kaj banlokoj laŭlonge la bordo de la Norda Maro. La plej grava el la komunumaj banlokoj estas Bergen aan Zee.

Plia parto de la komunumo estas la loĝloko Groet, kie en 1938 okazis la unua kaj en 1948 la kvara Internacia Junulara Kongreso de TEJO (tiutempe ankoraŭ nomata "Tutmonda Junular-Organizo", TJO).

Lumturo Jan van Speijk en Egmond aan Zee
La Ruinakirko en Bergen
Egmond aan Zee

Ŝablono:KomunumojNorda-Holando