Bergen (Norvegio)
- Koordinatoj: 60° 23′ N 5° 20′ O / 60.383 °N, 5.333 °O (mapo)Koordinatoj: 60° 23′ N 5° 20′ O / 60.383 °N, 5.333 °O (mapo)
- Loĝantoj: 239 494 (2005)
Bergen (esperantigite Bergeno) estas la dua plej granda norvega urbo. Ĝi situas pitoreske inter montoj proksime al Atlantiko. Dum la Hansa epoko ĝi estis grava komercocentro. Bergen apartenas al la plej pluvoriĉaj lokoj de Norvegio, kaj vintraj temperaturoj nur malofte subas nulon. Somere la klimato agrablas, kaj allogas multajn turistojn por vidi interalie:
- Bryggen "la Kajaĵo", Mezepoka kvartalo da lignaj domoj kiu troviĝas en la listo de UNESKO pri mondaj heredaĵoj.
- Proksime al Bryggen, la Bergena Fiŝbazaro.
- Fløyen, pertrajnete atingebla panoramejo.
- Bergena Akvario
Bergen estas naskiĝurbo de Gerardo Armenauer Hansen, kaj tie estis leprulejo kie li studis lepron en 19-a jarcento.
Volapuko en Bergen
En 19-a jarcento estis volapuk-klubo en Bergen.
Faktoj rilataj al Esperanto
- Naskiĝurbo de Rolf Bugge Paulsen, Edvard Grieg
- En 1991 okazis tie Universala Kongreso de UEA.
Vidu ankaŭ
Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:Link FA