Meilen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bergmeilen)
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Meilen (distrikto) kaj Meilen (stacidomo).
Meilen
Blazono de Meilen
Tipa domo en Meilen
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Meilen
Koordinatoj  47° 16′ 14″ N 8° 38′ 29″ O / 47.27056 °N, 8.64139 °O / 47.27056; 8.64139 (mapo)Koordinatoj: 47° 16′ 14″ N 8° 38′ 29″ O / 47.27056 °N, 8.64139 °O / 47.27056; 8.64139 (mapo)
Nombro de loĝantoj 12227
Areo 11,93 km²
Alteco 420 m super marnivelo
Poŝtkodo 8706
Komunumkodo 0156
Mapo de Meilen
vdr

Meilen estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto en Kantono Zuriko, Svislando. La urbo havis 12057 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 12227 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Meilen situas ĉe la tiel nomita "Ora Bordo" de la Lago de Zuriko en la mezo inter Rapperswil-Jona kaj Zuriko. Oriente de la urbo troviĝas la montoĉeno de Pfannenstiel. Meilen konsistas el la komunumpartoj Feldmeilen, Obermeilen, Dorfmeilen kaj Bergmeilen. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,91 km², de kiuj 24,2% estas kovritaj de arbaro, 45,4% servas por agrikulturo kaj 22,8% por setlado; 6,1% estas trafiksurfaco kaj 0,1% akvejoj. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Meilen limas en nordo al Herrliberg, en nordoriento al Egg, en oriento al Uetikon ĉe la lago, kaj aliflanke de la Lago de Zuriko en sudo al Wädenswil, en sudokcidento al Horgen, kaj en okcidento al Oberrieden.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Meilen situas je la regiona lago-borda-fervojlinio inter Zuriko kaj Rapperswil-Jona de la Zurika Trafik-Unio. Per pramŝiplinio Meilen estas ligita kun Horgen, kiu situas aliflanke de la lago. Planoj konstrui ponton aŭ tunelon al la alia lagoflanko ĝis nun pro la altaj kostoj kaj la rezistemo de la popolo restis nur fantomaj vizioj en la cerboj de avangardaj arkitektoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La origino de la komunumo reiras al la romia epoko. La komunumo en tiu tempo nomiĝis Maylanen respektive Mailan. En mezepoko sur la teritorio de Meilen staris la Kastelo Friedberg, kies ruinoj videblas ankoraŭ hodiaŭ.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]