Berhtwald

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Berhtwald
ĉefepiskopo de Canterbury
Ceteraj titoloj abato de Reculver
Persona informo
Naskiĝo 7-a jarcento
Morto 13-an de januaro 731 (0731-01-13)
en Canterbury
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto vd
ĉefepiskopo de Canterbury
Dum 693-
Antaŭulo Teodoro de Tarso
Sekvanto Tatwine
Sanktulo
Honorata en katolikismo, ortodoksismo
Festotago 9-a de januaro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Berhtwald (m. la 12-an de januaro 731) estis ĉefepiskopo de Canterbury, Anglio, ekde 693, kaj anglosaksa sanktulo.

Abato[redakti | redakti fonton]

En 667 Cenwalh, reĝo de Wessex, nomumis lin abato de Glastonbury, post rekomendo de Benedikto Biscop. Kvar jarojn poste, Cenwalh donis al li grandan bienon por la abatejo, ĉe la proskima vilaĝo Meare.

Ĉirkaŭ 676 li iĝis abato de Reculver, Kent.

Ĉefepiskopo de Canterbury[redakti | redakti fonton]

En 690 mortis Teodoro de Tarso, ĉefepiskopo de Canterbury. Pro enregnaj konfliktoj en Kent, nur post du jaroj, en 692, estis Berhtwald elektata kiel sekvanto de Teodoro. (Eblas ankaŭ ke Sankta Wilfrid esperis sekvi Teodoron, kaj ke tio iom prokrastis la elekton.) La 29-an de junio 693 Berhtwald konsekriĝis en Francio.

Berhtwald fondis du diocezojn - Sherborne, Dorset, kaj Selsey, Sussex. En 695 Wihtred, reĝo de Kent, liberigis la eklezion en sia regno de impostoj.

Berhtwald kontraŭis la klopodojn de Wilfrid regajni la diocezon de Jorko, kaj, malkiel Wilfrid, asertis ke la ĉefepiskopo de Canterbury superis tiun de Jorko kaj rajtis decidi eklezian politikon tratute Anglio. En 702 eklezia konsilio, estrata de Berhtwald, la nova ĉefepiskopo de Canterbury, senigis Wilfrid de siaj monaĥejoj krom Ripon, kaj malpermesis lin esti episkopo.