Berijev A-40

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Berijev A-40 "Albatros" (Ankaŭ Be-42, NATO raportnomo: Mermaid) estas moderna sovet-rusa transporta aviadilo kaj la plej granda amfibia aviadilo de la mondo. Oni konstruis el ĝi nur du ekzemplerojn, tiel ĝi restis prototipo kaj ne atingis la serian produktadon.

La tipo unuafoje flugis en 1986, la unua deakva starto okazis en novembro de 1987. la publika prezento okazis en 1989.

Post la malvarma milito, oni ne vidis milituzeblecon de la aviadilo, tiel evoluigis la pli malgrandan Berijev Be-200, kiu estas serie produktota.

Teknikaj datenoj[redakti | redakti fonton]

  • Longo: 45,7 m
  • Enverguro: 42,5 m
  • Alto: 11,0 m
  • Flugila surfaco: 200 m²
  • Malplena maso: 43,9 t
  • Maks. starta maso: 86 t
  • Militista utilmaso: 6.500 kg da bomboj, torpedoj aŭ minoj
  • Du Solovjev D-30KPV - jetmotoro kun je 15 000 kg ŝovforto
  • Du RD-60 (R-60K) - jetmotoro
  • Maks. rapido: 800 km/h
  • Flugalto: 8000 m
  • Atingopovo: 5500 km
  • Starta vojo: 1000 m (grundo) / 2000 m (akvo)
  • Alvena vojo: 700 m (grundo) / 900 m (akvo)
  • Teamo: 4 viroj