Bering-markola tunelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
planita itinero de la tunelo

La Bering-markola tuneloBering-tunelo estas planita tunelo inter la usona Alasko kaj la rusa Siberio. Ĝi estus parto de sesmil-kilometra transporta linio.

Laŭ kalkuloj en 2007, la tuta konstruado kostus 65 miliardojn, el kiu la kosto de la tunelo estus 10-12 md USD. La efektivigo de la plano daŭrus 10-15 jarojn. Celo estus la transporto de rusa nafto, gaso al Usono.

La tunelo estus duoble longa ol la markola tunelo ĉ. 102 km. Oni planas en la tunelo lokon por grandrapida fervojo, aŭtoŝoseo, naftodukto, grandtensia kablo kaj optika kablo.

La tunelo planas interligi la alaskan urbon Wales al la siberia komunumo Uelen. La Bering-tunelo longus 80 km sub la maro. Oni devas intervojajn staciojn sur la Diomedo-insuloj.

La plej proksima urbo en Alasko al la elirejo estas kla urbo de Fairbanks je 1000 km. Oni devos konstrui vojon kaj fervojon tien. En Rusio, la plej proksima alligebla punkto estas je distanco de 1500 km. La rusa fervoja asocio devos konstrui fervojan linion sur 3500 km, ligante Jakutsk al Uelen, dum en Alasko oni devas elkonstrui 2000 km da fevoja linio inter Angora kaj la kanada Fort Nelson.

Laŭ kalkuloj de 2007, la tunelo alportus profiton nur post 30 jaroj.