Beringa Markolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Satelita foto de la Beringa Strato
Marmapo de la Beringa Markolo

La Beringa MarkoloBeringa Strato estas markolo inter la plej orienta punkto de la azia kaj la plej okcidenta de la amerika kontinento, vasta ĉ. 85 km, kaj profunda 30-50 m.

Ĉi markolo interkonektas la Ĉukĉan Maron (parton de la Nordpolusa Maro) en la nordo kaj la Beringan Maron (parto de la Norda Pacifiko) en la sudo. Ĝi estas nomata laŭ Vitus Bering, dana eksploristo, kiu travojaĝis la markolon en 1728.

La Diomedo-insuloj troviĝas rekte en la mezo de la Beringa Strato.

Oni proponis konstruadon de ponto trans la Beringa Strato inter Alasko kaj Siberio (laŭ iuj nomata Interkontinenta Paca Ponto), kaj, alternative, de tunelo sub la markolo.

Dum la glaciaj epokoj, la areo de la markolo estis terponto konata kiel Beringa Tera PontoBeringio.

Beringio en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, unue en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venontaj ĉiĉeronoj estas ankaŭ laŭvice unue Akenatono kaj poste Sunĝata Kejta kiuj omaĝas la historian gravon de Afriko. En Ameriko estas unue Nezaŭhtezoma la ĉiĉerono kiu vidigas la historicivilizan gravon de Beringio:

Citaĵo
 
Nun ili venas norden al la markolo Beringa.
Nezaŭhtezoma diras al la nomado klarige:
-Laŭ tiu mallarĝejo iam popolo trapasos
kaj ĝi fariĝos ponto por elmigrontoj Aziaj,
tiel ke la loĝantoj de l'kontinento Duflama
devenos de l'Nubronda, kun ili prae parencos
kaj fondos civilizojn, kiuj profunde similos.[1] 
  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 127-128.