Beringen SH
| Beringen | |
|---|---|
| {{{bildo}}} | |
| Kantono | Ŝafhaŭzo |
| Distrikto | Ne estas distriktoj en Kantono Ŝafhaŭzo. |
| Koordinatoj | 47°41′54″N 8°34′21″O / 47.69833°N, 8.5725°OKoordinatoj: 47°41′54″N 8°34′21″O / 47.69833°N, 8.5725°O |
| Nombro de enloĝantoj | 3407 |
| Areo | 14,19 km² |
| Alteco | 456 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 8222 |
| Komunumkodo | 2932 |
Enhavo |
Pri la komunumo[redakti]
Beringen estas komunumo en Kantono Ŝafhaŭzo, Svislando. Ĝi havis 3407 loĝantojn je la 31-a de januaro 2009.
Geografio[redakti]
Beringen en la kampara regiono de Klettgau ĉe la piedo de la montoĉeono Randen. Ĝi estis origine kampara vilaĝo sed kun la industriigo de la urbo Ŝafhaŭzo ankaŭ Beringen mem fariĝis pli kaj pli industria kaj hodiaŭ estas parto de la aglomeraĵo de Ŝafhaŭzo.
Najbaraj komunumoj[redakti]
Beringen limas en nordo al la komunumoj Siblingen kaj Hemmental, en oriento al Ŝafhaŭzo, en sudo al Neuhausen ĉe Rejn-Akvofalo kaj en okcidento al Guntmadingen kaj Löhningen.
Trafiko[redakti]
Beringen posedas stacidomon de la tiel nomita Hochrheinbahn de Deutsche Bahn inter Ŝafhaŭzo kaj Bazelo.
Historio[redakti]
La unua skriba mencio de Beringen datiĝas el la jaro 1090 el donacdokumento de la Grafo Burkhard de Nellenburg al la Monaĥejo Allerheiligen en Ŝafhaŭzo. Dokumento kun la dato 965, en kiu Beringen estas menciita kiel Peringen estas laŭ la Historia Leksikono de Svislando falsado el la 12-a jarcento.
Vidu ankaŭ[redakti]
- Aliaj lokoj kun la nomo Beringen.
Eksteraj Ligiloj[redakti]
|
||||||