Mézières FR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Berlens)
- La mallongigo FR en Mézières FR staras por la svisa Kantono Friburgo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Mézières.

Mézières
Blazono de Mézières
Blazono de Mézières
Blazono de Mézières
Panorama vido de Mézières
Panorama vido de Mézières
Panorama vido de Mézières, fotita de Villaz-Saint-Pierre
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Glano
Koordinatoj  46° 40′ 41″ N 6° 55′ 32″ O / 46.67806 °N, 6.92556 °O / 46.67806; 6.92556 (mapo)Koordinatoj: 46° 40′ 41″ N 6° 55′ 32″ O / 46.67806 °N, 6.92556 °O / 46.67806; 6.92556 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1018
Areo 8,93 km²
Alteco 760 m super marnivelo
Poŝtkodo 1684
Komunumkodo 2087
Mapo de Mézières
Mapo de Mézières
Mapo de Mézières
vdr

Mézières estas komunumo en la distrikto Glano en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1018 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Mézières etendiĝas sudoriente de la urbo Romont sur la molasaj montetoj de la Friburga Mezlando inter la riveroj Glano en okcidento kaj Neirigue en oriento. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Mézières, Berlens, L'Essinge, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,93 km², de kiuj 13,8 % estas kovritaj de arbaro, 79,3% servas por agrikulturo kaj 6,8% por setlado. [2]

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 156 de Vaulruz al Romont. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 troviĝas proksimume 12 kilometrojn sude apud Vaulruz. La stacidomo de la trajnlinio de Romont al Bulle, kiu kondukas tra la komunuma teritorio ne plu servas por persona transporto. La konekto al la publika transportreto funkcias pere de buslinioj de la entrepreno Transporto Publika Friburga de Romont al Palézieux kaj de Romont al Bulle.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Mézières datiĝas el la jaro 1179 kiel Maseriis. Sur la teritorio de Mézières estis trovitaj restaĵoj de romia vilao. Dum mezepoko Mézières estis senjurojo sub la regado de la Grafoj de Savojo. Post la konero fare de Berno kaj la koncedo al Friburgo en la jaro 1536 ĝi estis atribuita al la Voktejo Romont, kiu post la Helveta Revolucio de 1798 fariĝis distrikto kaj en la jaro 1848 surbaze de la nova kantona konstitucio de Friburgo estis atribuita la la Distrikto Glano.[3]

Kun efiko de la 1-a de januaro 2004 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Berlens estis integrita al la komunumo Mézières. Berlens menciiĝis dokumente la unuan fojon en la jaro 1157 kiel Berlens. Ĝia malnova germanlingva nomo estis Berlingen.[4]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]