Berlin-Mitte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Coat of arms of borough Mitte.svg Berlin-Mitte
urbodistrikto de Berlino
Coat of arms of Berlin.svg
situo de la urbodistrikto ene de Berlino
Berlin Mitte.png

Berlin-Mitte (Berlino-Mezo) estas la centra distrikto de Berlino. La urbodistrikto kovras areon de 39,47 kvadrataj kilometroj kaj fine de novembro 2009 havis 333 534 loĝantojn - tio rezultigas loĝdenson de 8 456 loĝantoj po km². Ĝi konsistas el la urbopartoj Mitte (kiu inter la jaroj 1949 kaj 1990 situis en orienta Berlino kaj estis la centro de la ĉefurbo de GDR), Tiergarten, Hansaviertel, Wedding kaj Gesundbrunnen (kiuj ĉiuj situis en okcidenta Berlino).

En Berlin-Mitte troviĝas la federaciaj organoj de Germanio: la Bundestag (Germana Federacia Parlamento), la Bundesrat (Federacia Konsilio) kaj la Registaro de Germanio, krome la plimulto de la ambasadejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  1. Lustgarten
  2. Spreeinsel
  3. Museumsinsel (Berlin)
  4. Fischerinsel (Berlin)
  5. Palast der Republik
  6. Stadtschloss (Berlin)
  7. Lustgarten
  8. Humboldt-Universitato en Berlino
  9. Anti-Kriegs-Museum


Rotes Rathaus (Ruĝa Urbodomo) en la centro de Berlin
Hauptbahnhof (ĉefa stacidomo)
rivero Spee en Moabit


Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

plaketo pri la partneraj urboj de la urboparto Tiergarten

Ĉiuj tri antaŭaj urbodistriktoj havis po partneran urbon en Japanio, pro la kunigo de tiuj antaŭaj urbodistriktoj tial nun estas tri japanaj partneraj urboj:

Flago-de-Japanio.svg Tokio-Ŝinĝuku (新宿区)

Flago-de-Japanio.svg Higaŝiosaka (東大阪市) ĉe Osako en 1959 kun la urboparto Wedding

Flago-de-Japanio.svg Tsuvano (津和野町), gubernio Ŝimane pro la klerulo Mori Ogai, kiu iom da tempo vivis en Berlino

Pliaj partneraj komunumoj estas:

Flago-de-Israelo.svg Ĥolon sude de Tel-Avivo, Israelo

Flago-de-Germanio.svg Bottrop, Germanio

Flago-de-Germanio.svg Kassel, Germanio

Flago-de-Germanio.svg distrikto Schwalm-Eder, Germanio

Flago-de-Rusio.svg Petrogradskij Rajon (urbodistrikto de Sankt-Peterburgo), Rusio

Flago-de-Francio.svg Tourcoing, Francio