Berlina muro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La berlina muro ĉe Bethaniendamm, 1986.

La berlina muro aŭ simple la muro[1], nomita ankaŭ "kontraŭfaŝisma remparo" en propaganda lingvo de la iama Germana Demokratia Respubliko, estis parto de la interngermana limo, kiu dividis de la 13-a de aŭgusto 1961 ĝis la 9-a de novembro 1989 okcidentan Berlinon de la orienta parto de la urbo kaj de la ĉirkaŭa tereno de la GDR. Ĝi estis unu el la plej famaj simboloj de la malvarma milito kaj de la disdivido de Germanio.

Pli ol simpla muro, la berlina muro estis fakte tuta defendokonstruaĵo kun du muroj, ena malplena strio, rondirvojo, gardturoj kaj alarmsistemoj. Dum la provo transiri la severe garditan limon al okcidenta Berlino multaj homoj estis mortigitaj. La preciza nombro de viktimoj estas pridisputita kaj ne certa; la nombroj anoncataj varias inter 86 kaj 238 mortintoj.

La malplifortiĝo de Sovetunio kaj la politiko de liberigo gvidita de Miĥail Gorbaĉov ebligis al la orientgermanoj faligi la 9-an de novembro 1989 la muron de la honto per impulso kiu surprizis la tutan "liberan mondon". Tiu evento estis la eko de la germana reunuiĝo. Kvankam preskaŭ tute detruita, la muro restas memorloko al kiu pluraj muzeoj estas dediĉitaj. La cikatroj, kiun ĝi lasis en la urba organizo de la nova germana ĉefurbo ankoraŭ ne estas neniigitaj. La berlina muro daŭre ludas gravan rolon en la germana fikcio, eĉ okcidenta, kiel atestas multaj libroj kaj filmoj.

Historio

Antaŭaj eventoj

Linio de la okcidentberlina (flava) kaj orientberlina (nigra) urbolimoj kaj limtransirejoj en la jaro 1989

Post la fino de la dua mondmilito en 1945 Germanio estis laŭ decido de la konferenco de Jalta dividita en kvar okupadzonoj, kiuj estis kontrolataj kaj administrataj de Usono, Sovetunio, Britio kaj Francio. Berlino, ĉefurbo de la tria regno troviĝas ene de la sovetia okupadzono, sed la urbo estas disdividita je kvar sektoroj inter la aliancanoj. La sovetia sektoro estas 406 km² granda, t.e. 45,6% de la urba areo[2].

La pozicio kaj la graveco de Berlino igis ĝin ĉefan rolulon en la malvarma milito inter okcidento kaj oriento, kiu ekis tuj post la fino de la milito, la 8-an de majo 1945. Berlino iĝis la centra loko en la batalo de la sekretaj servoj kaj orientaj kaj okcidentaj.

La kunlaborado inter la kvar okupaj potencoj de Germanio ĉesis en 1948, kiam Sovetunio suspendis sian partoprenon al la konsilio de aliancana kontrolo kaj de la interaliancana komandado, la 19-an de marto 1948[3]. La sovetianoj tiam klopodis ĝeni la komunikadon de la okcidentanoj kun okcidenta Berlino, certe por devigi ilin forlasi la eksan ĉefurbon. La 24-an de junio 1948 Josif Stalin starigis la blokadon de Berlino. Ĉiaj surteraj kaj surriveraj vojoj inter okcidenta Berlino kaj okcidenta Germanio estis baritaj. Tiu evento estis la unua krizego inter Sovetunio kaj la okcidentanoj. Danke al grandega aerponto organizita sub protektado de Usono, Berlino supervivas la blokadon[4].

La 23-an de majo 1949 la tri okcidentaj zonoj de Germanio iĝis la Federacia Respubliko Germanio kaj la 7-an de oktobro de la sama jaro en la sovetia okupadzono fondiĝis la Germana Demokratia Respubliko. Formale Berlino havis statuton nemilitistan (pri germana militistaro), kio tamen signifis malmulton praktike. Okcidenta Berlino similis laŭstatute al la aliaj federaciaj landoj. Orienta Berlino estis kontraŭkontrakte nomita ĉefurbo de la GDR.

La 27-an de novembro 1958, Sovetunio provis denovan perfortigon per la "ultimato de Ĥruŝĉov", kiu postulis la foriron de la okcidentaj trupoj dum la sekvaj ses monatoj por igi Berlinon "libera urbo" senmilitista. La okcidentaj aliancanoj rifuzis[5].

Jam somere 1945 estis markitaj disdividaj linioj inter la okupadzonoj. Ie estis starigitaj barieroj kaj blankflavaj lignaj fostoj; arboj ricevis kolormarkojn. Necesis posedi permeson por transiri zonlimon. Laŭorde de la soveta militistaradministracio en Germanio, en la soveta zono estiĝis limpolico, kiu unue agadis la 1-an de decembro 1946. Por vojaĝoj inter la soveta zono kaj la okcidentaj zonoj oni devis nun peti interzonan pasporton. Unuaj limkonstruaĵoj estis konstruitaj en la soveta parto, pikdratobstakloj ĉefe en arbaraj zonoj kaj vojbariloj ĉe translimaj stratoj kaj vojoj.

Situo de la berlina muro sur satelita bildo

Ekde la estiĝo de GDR enloĝantoj pli kaj pli elmigris al la federacia respubliko. Ekde 1952 la interngermana limo estis sekurigita far GDR per bariloj, gvardado kaj alarmiloj. Estis starigita 5 kilometrojn larĝa barzono, kiujn oni rajtis eniri nur kun eksterordinara permesilo. La 500 metroj antaŭ la limo konsistis protektzono, el kiuj la 10 lastaj metroj estis kontrolstrio.

Malfermita restis tamen la sektorlimo inter okcidenta kaj orienta Berlino, kiu estis apenaŭ kontrolebla kaj ŝajnis eskapejeto. Inter 1949 kaj 1961 ĉirkaŭ 2,6 milionoj da homoj forlasis GDR-on kaj orientan Berlinon, inter ili 47.433 dum la du unuaj semajnoj de aŭgusto 1961. Ankaŭ al multaj poloj kaj ĉeĥoj okcidenta Berlino estis pordego al la Okcidento. Ĉar temis ofte pri junaj edukitaj homoj, tiu elmigrado minacis la ekonomian potencon de GDR kaj fine la eston mem de la ŝtato. Aldone ĉirkaŭ 50.000 orientberlinanoj laboris kiel tiel nomataj translimuloj en okcidenta Berlino, sed loĝis je finance avantaĝaj kondiĉoj en orienta Berlino aŭ en la ĉirkaŭo. La 4-an de aŭgusto 1961 dekreto de la orientberlina magistrato postulis registradon de la translimuloj kaj pagon de lukostoj kaj aldonoj kostoj per okcidentaj markoj. Jam antaŭ la murkonstruo la germana popolpolico kontrolis intense en la orienta zono la alokcidentajn stratojn kaj veturilojn por trovi tiel nomataj respublikfuĝantoj kaj kontrabandistoj. Multaj okcidentberlinanoj kaj en okcidenta Berlino laborantaj orientberlinanoj aĉetis per avantaĝe nigramerkate[6] ŝanĝitaj GDR-markoj bazajn nutraĵojn kaj varojn kompare malplimultekostajn en orienta Berlino. La planifita ekonomisistemo de la orienta parto estis tiel aldone malfortigita. La muro celis helpi la estron de la orienta parto haltigi definitive la fuĝadon al la okcidento.

Plua disiĝo de Oriento kaj Okcidento montriĝis politike, tiel ekzemple la malvarma milito plifortiĝis per militistaj minacaĵoj, estiĝis diplomata militeto kaj la Okcidento reagis per embargo de alta teknologio (COCOM). La limo estis ne plu nura landlimo inter partoj de Germanio, sed ankaŭ limo inter la Konsilio de Reciproka Ekonomia Helpo (KREH) kaj la Eŭropa Komunumo (EK), inter NATO kaj Varsovia Kontrakto, do inter du malsamaj politikideologaj, ekonomiaj kaj kulturaj potencoj, kiuj oficiale alfrontis sin en la malvarma milito.

Murkonstruo

Orientgermanaj konstrulaboristoj konstruas la muron (20-an de novembro 1961)
Maljunulino mansvingas el la okcidenta sektoro post trihora atendo al konatoj en la orienta sektoro (1961)

La konstruplano de la berlina muro estis ŝtata sekreto de la GDR-registaro. La muro estis konstruita laŭ ordono de la SED-estraro sub gardo kaj protekto de popolpolicanoj kaj soldatoj de la nacia popolarmeo, far konstrulaboristoj - kontraŭe al tio, kion diris la estrarestro Walter Ulbricht, kiu respondis dum internacia komunikkonferenco en orienta Berlino la 15-an de junio 1961 al la okcidentgermana ĵurnalistino Annamarie Doherr:

"Mi komprenas vian demandon tiel, ke ekzistas en okcidenta Germanio homoj, kiuj deziras, ke ni instigu konstrulaboristojn de la ĉefurbo de la GDR por starigi muron. Mi ne scias, ke tia intenco ekzistas, ĉar la konstrulaboristoj de la ĉefurbo estas ĉefe okupata pri loĝejkonstruado kaj ilia laborforto estas tute uzata. Neniu intencas starigi muron!"

Ulbricht estis tiel la unua, kiu uzis la vorton muro en tiu konteksto - du monatojn antaŭ ol ĝi estiĝis.

Kvankam la okcidentaliancanoj sciis per perantoj pri la plano de "drastaj decidaĵoj" pri la ŝloso de okcidenta Berlino, ili montris surprizon pri la ekzakta momento kaj grandeco de la barilo. Ĉar siaj alirrajtoj al okcidenta Berlino ne estis limigitaj, ili ne ekagis milite. Ankaŭ la federacia servo pri novaĵoj (BND) ricevis tiajn informojn jam meze de julio. Post la renkontiĝo de Ulbricht kaj Nikita Ĥruŝĉov en Moskvo de la 3-a ĝis la 5-a de aŭgusto, legeblis en la semajna BND-raporto de la 9-a de aŭgusto:

Ekzistaj mesaĝoj montras, ke la Pankow-a reĝimo klopodas ricevi konsenton de Moskvo pri la ekstarigo de specife efikaj barmetodoj - inkluzive fermo de la berlina sektorlimo kaj interrompo de la S-trajna (enurba trajno) kaj U-trajna ( Metro) trafikoj en Berlino. [...] Necesas atendi, ĉu kaj ĝis kie Ulbricht [...] sukcesis en Moskvo [...] trovi konsenton pri tiaj postuloj.

En publikigita klarigo de la ŝtatoj partoprenantaj la kontrakton de Varsovio oni proponis, ke "ĉe la okcidentberlina limo oni haltigu la elfosagadon kontraŭ la landoj de la socialisma kampo kaj starigu efikan gardon kaj kontrolon ĉirkaŭ la regiono de okcidenta Berlino ." La 11-an de aŭgusto la popolĉambro de la GDR akceptis la rezultojn de la moskva konsilo kaj rajtigis la konsilion de ministroj al ĉiaj korespondaj agadoj. La konsilio de ministroj de la GDR decidis la 12-an de aŭgusto uzon de "armitaj organoj" por okupi la limon al okcidenta Berlino kaj por starigi limbarilojn.

Sabaton, la 12-an de aŭgusto alvenis al BND jena informo el orienta Berlino: "La 11-an de aŭgusto 1961 okazis konferenco de la partisekretarioj de partiligitaj eldonejoj kaj aliaj partiaj oficistoj ĉe la ZK ( centra komitato) de la SED ( socialista unuiĝa partio) ]. Interalie oni klarigis: [...] La situo de la daŭre pligrandiĝanta rifuĝantfluo necesigas forŝloson de la orienta sektoro de Berlino kaj de la SBZ dum la sekvaj tagoj - preciza tago ne estis indikita - kaj ne nur, kiel antaŭplanita post 14 tagoj."

Dum la nokto de la 12-a al la 13-a de aŭgusto 1961 la nacia popolarmeo, 5.000 anoj de la germana limpolico (antaŭanto de la limtrupoj), 5.000 anoj de la popolpolico kaj 4.500 anoj de la batalgrupoj fermis la stratojn kaj relojn al okcidenta Berlino. Sovetaj trupoj estis pretaj batali kaj ĉeestis ĉe la aliancanaj limtransirejoj. Ĉiuj ankoraŭ ekzistaj trafikligoj inter la du partoj de Berlino estis interrompitaj. Tio validis por la U-trajno (metroo) kaj la S-trajno (rapida tramo). Nur la trajnoj, kiuj trairis orientberlinan regionon en tuneloj ne estis koncernitaj. Ekde la 13-a vespere la trajnoj senhalte transpasis la nunajn fantomstaciojn. Nur la linioj, kiuj trafis la stacion Friedrichstrasse havis haltejon por atingi la tie instalitan limtransirejon.

Erich Honecker, kiel tiama ZK-sekretario pri sekurecproblemoj respondecis pri la tuta plano kaj realigo de la murkonstruo politike en la nomo de la SED-estraro. Ĝis septembro 1961 nur el inter la sekurigaj fortoj, 85 viroj transiris al okcidenta Berlino, aldone sukcesis 216 el 400 homoj fuĝi. Neforgesitaj estas bildoj de fuĝantoj malsuprenirante laŭ littukoj el limdomoj kaj la pikddraton transsaltanta juna limpolicano Conrad Schumann sur la strato Bernauer.

Reagoj

Brandenburga pordego, 1987, vidita el okcidento

Samtage la kanceliero Konrad Adenauer perradie postulis trankvilon de la popolo kaj parolis pri ne detale nomitaj kunaj reagoj kun la aliancanoj. Nur du semajnojn post la murkonstruo li vizitis okcidentan Berlinon. Nur la tiama urbestro Willy Brandt energie protestis, sed fine senrezulte kontraŭ la enmurado de okcidenta Berlino kaj la ŝajne definitiva disdivido de la urbo. La 16-an de aŭgusto okazis protestdemonstracio de Willy Brandt kaj de 300.000 okcidentberlinanoj antaŭ la urbodomo en Schöneberg.

La reagoj de la okcidentaj aliancanoj al la murkonstruo estis malrapidege: 20 horoj necesis por ke militistoj aperoj ĉe la limo. 40 necesis ĝis estis sendita mesaĝo al la sovetia komandanto de Berlino. Kaj eĉ 72 horoj necesis por ke diplomataj protestoj de la aliancanoj alvenu en Moskvon.

Ree aperis rumoroj, ke la sovetianoj asertintus al la okcidentaj aliancanoj, ke ili ne tuŝus ties rajtojn pri okcidenta Berlino. Fakte, pro la sperto de la berlina blokado la statuto de okcidenta Berlino estis ĉiam endanĝerita laŭ la okcidentaliancanoj, la murkonstruo estis nur aĵa manifesto de la "status quo", kiu litere estis tiel cementita.

Sovetunio ŝajne rezignis pri sia, ankoraŭ dum 1958 per la Ĥruŝĉov-ultimato formulita, postulo sw malarmeigita, "libera" okcidenta Berlino.

Internaciaj reagoj en 1961:

La usona prezidento John F. Kennedy ja firme subtenis la "liberan urbon" Berlino. Li sendis aldonan bataltrupojn de 1.500 homoj al okcidenta Berlino. La 19-an de aŭgusto 1961 la generalo Lucius D. Clay kaj la usona vicprezidento Lyndon B. Johnson alvenis al okcidenta Berlino.

La tensio inter la okcidentaj aliancanoj kaj la sovetianoj pligrandiĝis ĝis kiam la 27-an de oktobro 1961 ĉe Checkpoint Charlie limgardistoj de la GDR postulas kontrolon de aliancanaj militistoj, kiu volas iri al la orienta sektoro. Tio estis kontraŭe al la rajto de libera cirkulado de la okupadtrupoj. Dum tri tagoj[7] 10 usonaj tankoj kaj 10 sovetiaj tankoj staris ambaŭflanke de la limo ĉe Checkpoint Charlie. Ili fine retiriĝis, ĉar neniu el la partio volis pligrandigi la malvarman militon kaj riski nuklean militon. Oni restarigis la liberan cirkuladon ĉe la limtransirejo Checkpoint Charlie.


Disigita lando

John F. Kennedy kaj Konrad Adenauer ĉe Checkpoint Charlie, berlina muro, 26-an de junio 1963
Limŝildo ĉe la Glienicker Brücke, 1985
Orientsektora enirejo de la S-trajno, Liesenstraße/Gartenstraße, 1980

Ekde la 1-a de junio 1952 la loĝantoj de okcidenta Berlino ne plu rajtis libere eniri la Germanan Demokratian Respublikon. Tiu enfermo iĝas pli efika pro la fermo de la transirejoj: 69 transirejoj el la 81 ekzistantaj estis fermitaj la 13-an de aŭgusto. La Brandenburga Pordego fermiĝis la 14-an kaj kvar aliaj la 23-an. Fine de 1961 restis nur 7 transirejoj inter la oriento kaj la okcidento de Berlino. La Potsdamer Platz estis duonigita. La historia centro de la urbo iĝis iom post iom granda malpleno sur la mapo, konsistanta el No man's land (nenies lando) inter la disiga muro oriente kaj nekonstruita tereno okcidente[8]. Ekonomiaj kaj sociaj efikoj aperis tuj: 63.000 orientberlinanoj perdis sian laboron en okcidenta Berlino kaj 10.000 okcidentberlinanoj sian enorientberlinan[2].

Ekde sia konstruo la berlina muro iĝis simbolo de la malvarma milito kaj de la disiĝo de la mondo al du tendaroj. La 26-an de junio 1963, John F. Kennedy eldiris historian paroladon en Berlino. Li deklaris "ich bin ein Berliner" (mi estas berlinano), kio signifas, ke ĉiu loĝanto de la libera mondo estas solidareca al la okcidentberlinanoj[9].

La konstruo de la muro montris la orientan blokon tre negativa kaj simbolis ties ekonomian malvenkon rilate al la okcidenta bloko. "La sovetia bloko nun similas al vasta malliberejo, en kiun la estraranoj devas malliberigi siajn civitanojn, kiuj havas nur unu ideon: fuĝi! La muro estas malvenkkonfeso kaj humiligo al la tuta orienta Eŭropo."[10] La muro partoprenas do al plimalboniĝo de la bildo pri la komunisma mondo.

La 17-an de decembro 1963 post longaj diskutoj, estis subskribita la unua akordo pri regulado de vizitoj de okcidentberlinanoj ĉe familianoj loĝantaj en la orienta parto de la urbo. Ĝi ebligis al 1,2 miliono da berlinanoj viziti sian parencon en orienta Berlino, sed nur inter la 19-a de decembro 1963 kaj la 5-a de januaro 1964. Aliaj akordoj sekvis en la jaroj 1964, 1965 kaj 1966.[7]

Post la kvarpartia akordo de 1971 la nombro de transirejoj inter la orienta kaj okcidentaj urboparoj pligrandiĝis ĝis 10. La politiko de Willy Brandt kaj Erich Honecker, komence de la 1970-aj jaroj, proksimigis la du germanajn respublikojn kaj iom plifaciligis la transiron inter la du landoj. La GDR pli facile disdonis vojaĝpermesojn aleksterlandajn, ĉefe al neproduktuloj kiel emerituloj, kaj permesis mallongajn vizitojn de okcidentgermanoj al ĉelimaj regionoj. Kiel prezo de pli granda cirkullibereco la GDR postulis rekonon de sia stato kiel suverena ŝtato kaj la ekstradicion de siaj alokcidente fuĝintaj ŝtatanoj. Tiajn postulojn, kontraŭajn al la konstitucio, okcidenta Germanio daŭre rifuzis. Por multaj germanoj la starigo de la muro estis fakte disŝiro kaj humiliĝo, kiuj emfazis la rankoron de disiĝo. Neatendita sekvo de la murkonstruo estis estiĝo en la koroj de germanoj de ideo pri reunuiĝo.[10]

La du urbopartoj malsame evoluis. Orienta Berlino, ĉefurbo de la GDR, ricevis prestiĝajn konstruaĵojn ĉirkaŭ Alexanderplatz kaj Marx-Engels-Platz. La centro de Berlino (Mitte) situanta en la orienta parto, perdis sian viglecon. Konstruaĵoj ne plu estis prizorgataj, ĉefe la belegaj konstruaĵoj sur la insulo de muzeoj, inkluzive la grava Pergamo-muzeo.[2] Daŭrigante evoluigon de la socialisma ekonomio, la reĝimo inaŭguris en 1967 en la industria zono de Oberschöneweide, la unuan industrian kombinaĵon de la GDR, la "Kombinat VEB Kabelwerke Oberspree (KWO)" por kabloj. En 1970 ekis konstruado de 11 ĝis 25-etaĝaj domoj en la strato de Leipzig, kiuj transformaĉis la urban spacon.[7]

La GDR-propagando daŭre nomis la muron kaj ĉiajn siajn limkonstruaĵojn "kontraŭfaŝisman remparon" protektante la Germanan Demokratian Respublikon kontraŭ "elmigro, kerniĝo, spionado, sabotado, kontrabando, forvendo kaj agreso el okcidento". Reale ĉiaj ĉi sistemoj estis starigitaj ĉefe kontraŭ la propraj ŝtatanoj.

Okcidenta Berlino iĝis rapide montrofenestro de la okcidento. La monreformo haltigis la mankon kaj la rekonstrulaboroj antaŭeniris multe rapide ol en la orienta parto. Potsdamer Platz restis memorloko. Panorama platformo ebligis vidon trans la muron, kaj iĝis celo de vizitantoj ĉefe inter la jaroj 1970 kaj 1980.[8]

Tamen la dispartigo malfortigis la ekonomion de la okcidenta sektoro. Fakte la industrio devis eksporti produktaĵojn el GDR. Por eviti industrian spionadon altteknikaj industrioj nur malofte instaliĝis en okcidenta Berlino.[11] Aparta eco de la okcidenta parto ekde 1967 iĝis la studenta SDS = socialista germana asocio . La urbo estis kaj estas tradicie universitata urbo kaj la kulturo vivo estas tre vigla kaj vasta. ( fondiĝis Libera universitato FU) Okazis en 68- aj jaroj manifestacioj kontrau Usono ( precipe la vjetnama milito) kaj novfaŝismo en germanio)

Falo de la muro

Detaloj de la muro, 1989
Detruita parto de la muro ĉe la Brandenburga pordego, soldato gardas la restojn, novembro 1989

La muro falis dum la nokto de ĵaŭdo, la 9-a de novembro, al vendredo, la 10-a de novembro post pli ol 28-jara ekzisto. Ĉefaj kialoj estis la manifestacioj, la postulo pri vojaĝlibereco kaj la daŭra "respublikfuĝo" de multaj loĝantoj tra orienteŭropaj ĉefurboj al okcidenta Germanio.

En 1989 la situa geopolitika ŝanĝiĝis. Sovetio anoncis senvenkan foriron el Afganio. Lech Walesa iĝis ĉefministro de Pollando. Hungario malfermas la feran kurtenon. Iuj observantoj opiniis, ke ankaŭ germanoj infektiĝos pri libereco, kiel ekzemple ĝeneralo Vernon Walters, usona ambasadoro en okcidenta Germanio de 1989 ĝis 1991.[12] Pretekstante feriojn en Hungario, kie la landlimoj estis malfermitaj ekde la 11-a de septembro, orientgermanoj forlasis la landon centope kaj milope. 25.000 civitanoj tiel alvenis en okcidenta Germanio tra Hungario kaj Aŭstrio dum tri semajnoj. En Prago kaj Varsovio dekoj da miloj da orientgermanoj sieĝis la ambasadorejon de Okcidenta Germanio.[13]

En orienta Germanio protestoj grandiĝis. En protestantaj preĝejoj, kiel tiu de Sankta Nikolao en Leipzig, homoj preĝadis por paco. Tio estis la ĝermo de la lundaj manifestacioj ekde septembro.[14] 20.000 manifestaciantoj paŝis laŭ la stratoj de Leipzig la 2-an de oktobro 1989. Miĥail Gorbaĉov, veninte al orienta Berlino por festi la kvardekan datrevenon de la estiĝo de la Germana Demokratia Respubliko, indikis al la registaranoj, ke nepre ne estu uzata armea subpremado.[15] Malgraŭ provo far renoviguloj de la komunista partio la manifestacioj daŭrigis: unu miliono da manifestaciantoj en orienta Berlino la 4-an de novembro, centoj da miloj en aliaj grandaj urboj de GDR.[16]

La 6-an de novembro publikigita plano de nova vojaĝleĝo estis kritikegita kaj la ĉeĥa registaro diplomate pli kaj pli protestis kontraŭ la elmigrado de GDR-anoj tra sia lando, la SED-estraro decidis la 7-an de novembro, pli rapide starigi regularon por permanentaj vojaĝoj.

Tia ellaborita malneto, kiu enhavis aldonan parton pri vizitvojaĝoj estis aprobita la 9-an de novembro de la politika buroo kaj transsendata al ministrokonsilio. Poste estis kreita laŭ la malneto, propono al la konsilio, kiu estis akceptita la saman tagon antaŭ 18:00 laŭ rapida procedo, sed devis estii publikigita de la ŝtata novaĵagentejo ADN nur la sekvan matenon, la 10-an de novembro je la 4-a matene.

Tamen protestis la justicministerio la 9-an de novembro. Paralele al la rapida procedo la propono al la ministrokonsilio estis traktita la 9-an de novembro de la centra komitato(CK) kaj iom modifita. La manskribe modifitan ekzempleron de la ministrokonsilio transdonis Egon Krenz al Günter Schabowski, SED-estrarano, kiu ne ĉeestis la antaŭajn diskutojn en la politika buroo kaj la centra komitato, antaŭ ol tiu iris al la gazetara konferenco pri rezultoj de la CK-sesio.

Tiu gazetara konferenco kun Günter Schabowski[17] en la internacia gazetara centro, en la Ost-Berliner Mohrenstraße 38, kiu estis dissendita rekte kaj vidita de multaj homoj estis la startilo de la murmalfermo. Je 18:53 la korespondanto de la itala agentejo Ansa, Riccardo Ehrman, starigis demandon pri la vojaĝleĝo. La demando, laŭ protokolo de la gazetara konferenco estis: "Vi parolis pri eraroj. Ĉu vi ne opinias, ke estis granda eraro, tia vojaĝleĝmalneto, kiun vi prezentis antaŭ kelkaj tagoj?"[18] Tiun demandon Schabowski respondis tre komplike kaj vaste. Fine li diris: "Kaj tial ni decids, adopti hodiaŭ regulon, kiu ebligos ĉiun GDR-civitanon elvojaĝi tra limtransirejoj el GDR."[19] Al demando de alia ĵurnalisto: "Ekde kiam tio ĉi ekvalidos? Ĉu tuj?" Schabowski respondis, je 18:57, legante la de Krenz transdonitan paperon:

"Privataj vojaĝoj aleksterlandaj povos esti petataj sen iaj kondiĉoj - vojaĝmotivoj kaj familirilatoj. Permesoj estos donitaj rapide. La koncernaj departementoj, pasportejo kaj registarejoj de la popolpolico en GDR estas ordonataj, tuj starigi vizojn por permanentaj vojaĝoj aleksterlandajn, sen necesa plenumigo de la ankoraŭ nun validaj kondiĉoj. Permanentaj vojaĝoj povas okazi ĉe ĉiuj landlimtransirejo inter orienta kaj okcidenta Germanioj..."

Schabowki rapide legis la al li transdonitan dekretmalneton por la ministrokonsilio. Al la rea demando de ĵurnalisto:

"Kiam tio ekvalidos?"

Schabowski respondis:

"Laŭ mia scio ... tio estas tuj, senatende."

Post duobla demando de ĵurnalisto:

"Ĉu tio validas ankaŭ por okcidenta Berlino?"

Schabowski fine trovis la bonan paragrafon:

La permanenta elvojaĝo povos okazi tra ĉiu landlimtransirejoj de orienta al okcidenta Germanio, kaj al okcidenta Berlino.

[20][21] [22]

Pro la elsendo, tuj disvastigata de okcidentgermanaj kaj okcidentberlinaj radioj kaj televidoj, ke la muro estas "malfermata", pluraj miloj da orientberlinanoj iris al la transirejoj kaj postulis tujan malfermon. Tiam nek la limtrupoj, nek la pasportkontroloficistoj de la ministerio pri ŝtatsekureco ricevintis ian informon.

Sen precizaj informoj kaj sub premo de la amasoj, je 23:30 la limtransirejo en la Bornholmer Straße estis malfermita por GDR-anoj; tiel ordonis la oficiro de la pasportkontrolo, ĉefleŭtenanto Harald Jäger. Aliaj limmalfermoj okazis dum la sekvaj horoj kaj en Berlino, kaj laŭ la interna landimo de Germanio. Jam malfruvespere multaj spektis televide la malfermon de la limo kaj ekiris tuj. Matene de la 10-a de novembro amaso transiris la limon, ĉar multaj dormis dum la noktomeza malfermo.

GDR-anoj estis entuziasme bonvenigita de la okcidentberlina loĝantaro. La plej multaj trinkejoj proksime al la muro ofertis senpagan bieron kaj sur la Kurfürstendamm okazis granda kunveno kun hupantaj aŭtoj kaj fremdaj homoj, kiuj ĉirkaŭbrakumis unu la alian. Kiam eksciis pri la malfermo de la berlina muro la Bundestag-anoj en Bonn vespere, preskaŭ ĉiu ekkantis la germanan nacian himnon.

La falo de la muro estis eksterordinara evento de la monda historio kaj estis festata interalie dum kristnasko 1989 per koncerto de Leonard Bernstein.

Evoluo post la falo

Orient- kaj okcidentgermanoj atendas la malfermon de la muro ĉe la Brandenburga pordego, decembro 1989
La GDR-ministrokonsiliestro Hans Modrow, la kanceliero Helmut Kohl, la urbestro de okcidenta Berlino Walter Momper kaj fone malantaŭ Kohl kaj Momper la urbestro de orienta Berlino Erhard Krack dum la malfermo de la Brandenburga pordego la 22-an de decembro 1989

Post la 9-a de novembre la muro estis komence same gardata, oni pliofte malpermesis nekontrolatajn limtransirojn. Ŝajnas, ke tiam ekzistis ankoraŭ en GDR la ideo, ke la limo daŭre ekzistu iamaniere. Dum la unuaj semajnoj kelkaj trupoj eĉ provis ripari la truojn de la muro.

Jam por la semajnfino post la 9-a de novembro, GDR anoncis neatendite malfermon de aliaj limtransirejoj, inter kiuj kelkaj tre simbolaj, kiel Potsdamer Platz, Glienicker Brücke kaj Bernauer Straße. Ĉe tiuj transirejoj kuniĝis homamasoj atendantaj la malfermon kaj aplaŭdante ĉiun forprenitan betonpecon. Kvankam temas nur pri konstruo de novaj transirejoj, multaj fotoj kaj filmoj de tiuj eventoj nomas ilin erare disŝiro de la muro.

Okcidentgermanoj kaj -berlinanoj unue rajtis eniri GDR-on senvize la 24-an de decembro 1989 je 0:00; ĝis tiam validis ankoraŭ la malnovaj reguloj kun deviga vizo kaj minimuma ŝanĝo de markoj. Dum la semajnoj inter la 9-a de novembro kaj la 23-a de decembro GDR-anoj ĝuis do iel "pli grandan vojaĝliberecon" ol okcidentgermanoj.

Oni malpli kaj malpli kontrolis la muron, kaj toleris transiron tra ĉiam pli grandaj truoj en la muro. Samtempe ĉe la transirejoj oni kontrolis nur de tempo al tempo la trafikfluon. Ĝis la 30-a de junio 1990 kontinue malfermiĝis aliaj limtransirejoj, la plej fama inter ili ĉe la Brandenburga pordego jam la 22-an de decembro 1989.

La 1-an de julio 1990 ĉesis la gardo de la muro kaj de ĉiuj limkontroloj. Jam la 13-an de junio 1990 ekis la oficiala malkonstruo ĉe la Bernauer Straße. Neoficiale ĝi ekis ĉe la Bornholmer Straße, pro fervojlaboroj. Partoprenis entute 300 GDR-landlimsoldatoj, kaj post la 3-a de oktobro 1990, 600 okcidentgermanaj armeanoj. Ekipaĵo konsistis el 175 kamionoj, 65 gruoj, 55 ŝovelmaŝinoj kaj 13 buldozoj. La malkonstruo de la enurba muro finiĝis oficiale la 30-an de novembro 1990. Restis ses partoj, konservitaj kiel memoraĵoj. La cetero de la muro, cefe ĉe la berlin-brandenburga limo malaperis ĝis novembro 1991.

Kelkaj murpartoj troviĝas nuntempe en diversaj lokoj en la mondo. Tiel la usona sekreta servo CIA konservis por sia nova konstruaĵo en Langley, Virginio, kelkajn arte ornamitajn murpartojn. Alia parto de la muro estis videbla en la domo de historio en Bonn. Sur la Königinstraße ĉe la angla ĝardeno en Munkeno troviĝas alia parto.

Laŭlimaj instalaĵoj

Detaloj de la muro

Finkonstruo de la muro, Bernauer Straße 1980

La 43,1 kilometrojn longa muro (longeco ene de Berlino) estas aldonaĵo al la longa landlimo inter la orienta kaj la okcidenta Germanioj. Ĝi estis parto de la okcidenta limo de la landoj de la Varsovia Kontrakto, videbla konstruaĵo de la fera kurteno. La muro distranĉis 193 stratojn[23]. Kiel la cetero de la landlimo inter la du Germanioj, la berlina muro estis ekipita de sistemo tre kompleta de pikdratoj, fosaĵoj, tankokaptiloj, rondvojoj kaj gvatturoj. Komence de la 1980-aj jaroj, laboris ĉe la landlimo 1000 gardhundoj. La sistemo perfektiĝis pli kaj pli. La domoj proksime al la muro estis iom post iom malplenigitaj de enloĝantoj kaj muritaj. Tio daŭrigis ĝis la 28-an de januaro 1985, kiam estis detruita la preĝejo de la repacigo ĉe la Bernauer Straße. Malpleno klara disdividas tiam iom dense loĝatan kaj malhelan Berlinon en du partojn.

Je la fina stato, kiu laŭloke ne estis atingita antaŭ la fino de la 1980-aj jaroj, la laŭlimaj instalaĵoj [24] konsistis el:

  • fona betonmuro du aŭ tri metrojn alta,
  • aŭtomata grundkontakta alarmo,
  • kontaktbarilo el metala lado, pli alta ol homo, kun pikdrato kaj dratoj signalantaj kontakton,
  • ĝis la malfermo de la landlimo en 1989, ekzistis ankaŭ je certaj partoj pistoj por hundoj (libere kurantaj ĉe longa ŝnuro), defendfosaĵoj kontraŭ veturiloj kaj kontraŭtankdefendiloj („ŝtal-erinacoj“, reloj kunigitaj kruce),
  • rondvojo (lumigita nokte) por atingi la gvatejojn kaj por la trafiko de militistaj trupoj,
  • gvatturoj (entute 302 en 1989), ekipitaj de serĉlumegoj,
  • kontrolvojoj aŭ "mortovojoj", ĉiam freŝe rastitaj por detekti spurojn, sur kiujn la soldatoj ne rajtis iri,
  • aldonaj ladbariloj (parte pli grandaj ol homo) tra kiuj videblis nur oblikve,
  • la muro aŭ lima remparo kontraŭ okcidenta Berlino 3,6 metrojn alta,
  • antaŭ la muro ankoraŭ kelkaj metroj da teritorio sub kontrolo de la GDR.

La larĝeco de tiuj instalaĵoj dependis de la denseco de la domoj ĉe la landlimo kaj variis inter ĉirkaŭ 30 kaj 500 metroj. Ne estis konstruitaj minkampoj kaj aŭtomataj pafiloj ne ekzistis ĉe la muro en Berlino, kontraŭe al la ena interna germana landlimo (sed tion oni ĝenerale ne sciis en GDR).

La detalo de tiuj instalaĵoj, nomitaj interne "agadzono", estis sub militista sekreto kaj do malbone konata de civitanoj de la GDR. La TV kaj ĵurnaloj en okcidenta germanio vaste kaj detale raportis pri ĉia incidento je la landlimo. Ĉiu orientgermano estis informita pri la danĝero trapasi la limon. La ĉelandlimaj soldatoj devis prisilenti tiajn aferojn. La etoso estis tiel, ke neniu sciis, ĉu la najbaro estis aŭ ne spiono de la ŝtata polico, kaj la plimultaj do silentis. Tiu, kiu interesiĝis tro pri la ĉelandlimaj instalaĵoj riskis almenaŭ arestiĝon kaj identeckontrolon. Sed povis sekvi ankaŭ kondamno al malliberejo pro plano de fuĝo. Por aliri la zonon proksime de la muro en la orienta parto de Berlino, necesis speciala permesilo.

En 2007 Deutsche Welle prezentis dokumentan animeon, kiu detale montras la unuopajn instalaĵojn kaj klarigas ilian funkciadon (spektebla kun esperanto subtekstoj).

Akvaj limoj

Parto de la berlina muro, ĉe la Pacmemorejo en Caen, Francio

La ekstera limo de okcidenta Berlino trairis ĉe multaj lokoj riverojn aŭ lagojn. La landlimo estis markata danke al linio de blankaj buoj kun surskribaĵo "Sektorengrenze" (sektorlimo). Boatoj kaj ŝipoj navigaciantaj en okcidenta Berlino devis respekti la sektorlimojn indikatajn per la buoj. Boatoj de la GDR-limtrupoj navigaciis foje laŭ la limo.

Ĉelimaj fortikaĵoj de la GDR troviĝis ĉiam sur la bordo, tial kelkaj lagoj de la Havel estis preskaŭ enmuritaj. La plej granda malrekta vojo troviĝis ĉe la Jungfern-lago, kie la muro troviĝis ĉirkaŭ 2 km for de la landlimo. Foje la limstrio trairis malnovajn akvujojn, kiuj do iĝis neuzeblaj al la loĝantoj, kiel ekzemple ĉe la okcidenta bordo de la lago Groß-Glienicke kaj sur la suda bordo de la lago Griebnitz.

Sur riveroj de la interna landlimo, la limo troviĝis ĉiam aŭ sur la okcidenta aŭ sur la orienta bordo, tial ne troviĝis markaĵo surkave. La fortikaĵoj troviĝis ĉiam sur la orienta bordo, sed la riveroj apartenantaj al orienta Berlino estis daŭre gardataj.

Sur kanaloj kaj kunfluantaj riveroj la situoj foje estis malfacile kompreneblaj. Multaj naĝantoj kaj boatoj okcidentberlinaj tiel troviĝis erare sur orientberlina teritorio kaj estis alpafitaj, kelkaj el ili mortigitaj.

Je kelkaj lokoj sur la Spree-rivero, ekzistis subakvaj bariloj kontraŭ naĝantoj. Fuĝantoj ne facile sciis, kiam ili atingis la okcidentan sektoron kaj riskis mortpafon eĉ post transiro de la muro.

Transirejoj

Ekzistis 25 transirejoj por transiri la muron: 13 surstrataj, 4 fervojaj kaj 8 surakvaj. En Berlino okazis ĉirkaŭ 60% de ĉiuj tansiroj inter okcidenta kaj orienta Germanioj. La transirejoj estis tre sekurigitaj GDR-flanke. Tiuj, kiuj deziris transiri estis severe, plurfoje kontrolitaj far dogananoj, elmigrad- kaj enmigradservoj, sed la formalaĵoj disvolviĝis korekte. Veturiloj estis detale traserĉataj (malfermo de la valizujo, motorujo, kontrolo de la seĝoj, perspegula kontrolo de la malsupro). Tiaj formalaĵoj permesis nur malgrandan trafikon. Tamen evidentiĝis poste, ke ekzistis sekretaj pasejoj sub la muro, uzitaj foje, subtervojoj elfositaj de sekretaj servoj de la GDR aŭ de fuĝhelpantoj.

Okcidentflanke oni trapasis policejon kaj doganejon, sed simplaj personoj kutime ne estis kontrolitaj. Nur por simpla transiro oni statistike petis informojn pri la celloko kaj okaze estis farita pli detala kontrolo. Vartrafiko al eksterlando estis dogane kontrolita, al GDR nur statistike. Policanoj okcidentgermanaj kaj aliancanaj patroloj raportis pri suspektaj agadoj por eviti alvenon de orientaj espionoj.

La aliancanoj instalis kontrolejojn por oficialaj personoj ĉe Checkpoint Bravo (Dreilinden) kaj Checkpoint Charlie (Friedrichstrasse), sed tio tute ne influis la trafikon de vojaĝantoj kaj vizitantoj.

Viktimoj de la muro

Nombro de viktimoj nekonata

Monumento al viktimoj de la muro proksime al checkpoint Charlie

La ekzakta nombro de viktimoj ne estas konata: GDR sekretis ofte pri novaj viktimoj. Laŭ esploroj de la berlina laboristaro "Grupo de la 13-a de aŭgusto", 1.135 personoj estis tie mortigitaj. La prokuroro de Berlino nombris 270, ĉe kiuj videblas perforta agado de la GDR. La Zentrale Ermittlungsgruppe für Regierungs- und Vereinigungskriminalität (centra grupo de esploroj pri la krimoj de la registaro kaj de la reuniĝo) nombris nur 421 mortintojn pro armeanoj de la GDR. Aliaj fontoj indikas 125 mortintojn en Berlino.[25].

La unua mortinta viktimo estis Ida Siekmann, kiu mortis elsaltinte el fenestro sur la Bernauer Straße, la 22-an de aŭgusto 1961. Unuaj mortigaj kugloj estas pafitaj de la vojpolico la 24-an de aŭgusto 1961 al Günter Litfin[26] (24-jara) ĉe la stacidomo Friedrichstraße, dek unu tagojn post la fermo de la landlimo. La 17-an de aŭgusto Peter Fechter (22-jara) perdas sian sangon sur la "mortopisto". En 1966 du infanoj, 10 kaj 13-jaraj estas mortpafitaj de entute 40 kugloj.

Chris Gueffroy estas la lasta viktimo de mortigaj kugloj la 6-an de februaro 1989.[26] La lasta mortinta ĉe la limo estis Winfried Freudenberg, kiam la 8-an de marto 1989, li mortfalis provante fuĝi per balono.

Oni taksas ĝis 75.000 la nombro de viroj kaj virinoj kondamnitaj ĝis dujara mallibereco pro respublika dizerto. La kondamno superis kutime kvin jarojn se la fuĝemulo difektis liminstalaĵojn, portis armilon, estis soldato aŭ detenis sekretojn.

Inter la viktimoj de la muro estis ankaŭ kelkaj soldatoj. La plej fama kazo estas sendube tiu de la soldato Reinhold Huhn, mortigita per transkondukanto.[27]

Memorejoj

Memorejo

Por memori la viktimojn de la berlina muro ekzistas tre diversaj monumentoj. Malgrandaj krucoj aŭ aliaj memoraĵoj ĉefe pri mortpafitaj fuĝintoj estas ofte private starigitaj kaj troviĝas ĉe la iama murlinio. Sed ekzistas ankaŭ kelkaj grandaj publikaj memorejoj.

Murmuzeo ĉe Checkpoint Charlie

La murmuzeo en domo ĉe Checkpoint Charlie estis malfermita en 1963 ĉe la tiama limo de la historiisto Rainer Hildebrandt. Ĝi estas unu el la plej vizitataj muzeoj en Berlino. En la muzeo videblas la sekurigsistemo ĉe la berlina muro kaj dosieroj pri sukcesaj fuĝoj kaj ties iloj kiel balonoj, aŭtoj, telferoj kaj malgranda submara ŝipo. La nuna estrino de la muzeo estas la vidvino de la fondinto, Alexandra Hildebrandt.

Memorejo ĉe la Bernauer Straße

Ekde la fino de la 1990-aj jaroj ekzistas ĉe la Bernauer Straße inter la iamaj kvartaloj Wedding kaj Berlin-Mitte memorejo pri la berlina muro kaj la Kapelle der Versöhnung' (kapelo de repacigo) '. La memorejo konsistas el nova konstruita murparto ĉe la iama loko. Ekzistas dokumentejo ekde la 9-a de novembro 1999 kaj ekde 2003 turo, el kies supero bone videblas la murkonstruaĵo de la memorejo. Estas organizataj tie seminarioj kaj aliaj okazaĵoj.

Historia mejlo de la berlina muro

La historia mejlo de la berlina muro estas kvarlingva permanenta ekspozicio, kiu konsistas el 21 informtabuloj, kiuj troviĝas laŭ la ena linio de la iama muro. Ili surhavas fotojn kaj tekstojn pri eventoj kie okazas en la koncernaj lokoj, ekzemple sukcesaj aŭ malsukcesaj fuĝoj . En 2006 tiu historia mejlo estis plilongigita ekster la urbo mem pri aldonaj informtabuloj.[28]

Procesoj de la respondeculoj

Murbildo de veturilo Trabant trairante la berlinan muron

Serio de procesoj por scii, kiu havis la juran respondecon pri pafordono al fuĝantoj, finiĝis nur printempe 2004. Inter la akuzitoj troviĝis interalie la prezidinto de la ŝtata konsilio Erich Honecker, ties posteulo Egon Krenz, la membroj de la nacia defendokonsilio Erich Mielke, Willi Stoph, Heinz Keßler, Fritz Streletz kaj Hans Albrecht, la SED-estro por la distrikto Suhl kaj kelkaj generaloj, kiel ekzemple Klaus-Dieter Baumgarten, komandanta la limtrupojn inter 1979 kaj 1990.

Ekestis vigla diskuto en Germanio, ĉar multaj akuzitoj diris, ke iliaj tiamaj agadoj ne estis kontraŭleĝaj al la orientgermana leĝo kaj akuzis tribunalojn praktiki "justicon de venkintoj".[29]

La pafontoj devenis ĉefe de la nacia popola armeo aŭ de la limtrupoj. Inter la akuzitaj, 35 estis malkondamnitaj, 44 kondamnitaj je elprovo kaj 11 je mallibereco: inter ili Albrecht, Streletz, Keßler kaj Baumgarten (al inter 4 kaj 6,5 jaroj). La lasta komunista estro de GDR, Egon Krenz, estis kondamnita en 1997 al 6,5-jara mallibereco pro la morto de kvar personoj laŭ la berlina muro dum la 1980-aj jaroj.[29]

En aŭgusto 2004 la tribunalo de Berlino kondamnis du eksanojn de la politika buroo al provo. La lasta proceso de la murpafintoj finiĝis per kondamno la 9-an de novembro 2004, 15 jarojn ekzakte post la falo de la berlina muro.

La murstrio nuntempe

Murresto ĉe la Niederkirchnerstraße

Utiligo

La iama limstrio estas nuntempe ankoraŭ facile rekonebla multloke. Tiel ekzistas grandaj nekonstruitaj areoj, ekzemple ĉe la Bernauer Straße kaj laŭ la Kommandantenstraße, Alten Jakobstraße, Stallschreiberstraße, Alexandrinenstraße kaj Sebastianstraße. La larĝa strio inter la du eksaj murlinioj estis nuntempe nomita murstrio.

En la ĉie dense konstruita berlina urbo la strio estis rapide vendita kaj konstruita. Sed ĝi estas diverse utiligita, tiel ekzemple en la kvartalo Prenzlauer Berg, kie parto de la iama murstrio iĝis parko, la tiel nomata murparko. La parto ĉe la orienta Teltowkanalo iĝis parto de la aŭtovojo A113 de la berlina urboringo al Schönefeld.

Disputo pri la redono de la murterenoj tamen ankoraŭ ne finiĝis. La posedintoj de terenoj antaŭ konstruo de la muro estis eksposedigitaj kaj la loĝantoj transsetlitaj. La demando pri redono kaj kompenso de la koncernatoj ne eniris la unuiĝkontrakton subskribitan la 31-an de aŭgusto 1990. Nur la "leĝo pri vendo de mur- kaj limterenoj al la iamaj posedintoj (murterenleĝo)" de la 15-a de julio 1996 indikis, ke eksposedigitoj rericevas sian havaĵon nur, se li pagas 25 % de la nuna valoro kaj ke la federacio ne bezonas ĝin por gravaj propraj publikaj celoj aŭ deziras vendi ĝin al aliuloj pro publika intereso. Tiukaze ĝi kompensas per 75 procenta valoro de la tereno.[30]

La berlina murpado

Laŭ la murstrio ĉirkaŭ la tuta okcidenta parto de Berlino iras la berlina murpado. Tiu pado por biciklantoj kaj piedirantoj ĉirkaŭ la 160 km longa vojo de la iama limfortikaĵoj estas plejparte bone konstruita kaj ekde 2005 ĉie bone indikita. Krom kelkaj malgrandaj partoj la tuta vojo estas asfaltita. La pado iras ĉefe laŭ ankaŭ ekzistaj iama doganpadoj, eksaj trupvojoj aŭ novinstalitaj padoj en la limstrio, aliloke sur publikaj trafikvojoj paralelaj al la ekslimo.

Restoj de la muro

Limgardturo en Nieder Neuendorf

Nuntempo eblas nenie, eĉ tie, kie estas konservitaj restoj de la muro, imagi la abrupteco de la disdivido. Ofte en la kunkreskiĝanta urbo eĉ ne plu videblas la eksa limo.

La plej fama resto de la muro staras ĉe la Mühlenstraße, ĉe la rivero Spree inter la orienta stacidomo kaj la Oberbaumbrücke. Ĝi ne estis parto de la ekstera muro, sed de la tiel nomata internalanda muro, kiu fermis la limstrion al orienta Berlino. En 1990 ĝi estis transformita de internaciaj artistoj al East Side Gallery (orientflanka galerio), kaj protektita kiel memoraĵo en 1991. Ne ekzistis ekstera muro je tiu loko; la limo troviĝis laŭ transa flanko de la Spree.

Alia resto de la "vera" muro troviĝas ĉe la Niederkirchnerstraße en la berlina kvartalo centro, ĉe la berlina domo de deputitoj. Ankaŭ ĝi estis protektita kiel memoraĵo en 1990. Kontraŭe la limkonstruaĵoj en la murmemorejo Bernauer Straße ne estas originalaj, sed rekonstruitaj.

El la iamaj 302 limgardturoj staras nuntempe ankoraŭ kvin:

  • ĉe Schlesischer Busch en Treptow, proksime de la Puschkinallee. Ĝi staras en parto de la murstrio transformita al parko proksime al la Lohmühleninsel kaj servas kiel muzeo de malpermesita arto.
  • sur la Kieler Straße en la kvartalo Berlin-Mitte (centro) de Berlino. La turo estas memoraĵprotektita, sed nuntempe jam triflanke ĉirkaŭita de novaj konstruaĵoj.
  • la nura el la malplidikaj observadturoj sur la Stresemannstraße, proksime de Potsdamer Platz. Ĝi tamen estis, pro konstrulaboroj flankenpuŝita je kelkaj metroj kaj ne plu staras je sia originala loko.
  • iom sude de Nieder-Neuendorf, kvartalo de Hennigsdorf. Ĉi tie troviĝas nuntempe permanenta ekspozicio pri la historio de la limkonstruaĵoj inter ambaŭ germanaj ŝtatoj.
  • ĉe Hohen Neuendorf. La turo troviĝas en la nun denove arbarigita regiono de la limstrio. Kiel la ĉirkaŭa regiono ĝi estas utiligita de la Deutsche Waldjugend.

En la 1990-aj jaroj ekestis en la berlina politiko diskuto pri diversaj ideoj por vidigi kaj marki la iaman murvojon. Proponita estis ekzemple duobla vico de kvadrataj pavimoŝtonoj enmetota en la vojon, enmetota bronza bendo kaj markado de ambaŭ muroj (la ekstera kaj la inlanda muroj) per diverskoloraj strioj. Ĉiuj tri variantoj estis montrita ĉe la domo de deputitoj sur mallonga vojo. Kiel rezulto de tiu diskuto, pluraj partoj, ĉefe en la urbocentro, sur entute 8 km estis markitaj per duobla vico de pavimŝtonoj.

Fotogalerio

Bibliografio

  • Michael Cramer, Bikeline-Radtourenbuch: Berliner Mauer-Radweg, 1:20.000, Esterbauer- Verlag, ISBN 3-85000-074-5
  • Peter Feist: Die Berliner Mauer. Der historische Ort. Bd 38. Kai Homilius, Berlin 2004 (4. Aufl.). ISBN 3-931121-37-2 (Leseprobe)
  • Thomas Flemming, Hagen Koch: Die Berliner Mauer. Geschichte eines politischen Bauwerks. Bebra, Berlin 2001. ISBN 3-930863-88-X
  • Gerhard Haase-Hindenberg: Der Mann, der die Mauer öffnete. Warum Oberstleutnant Harald Jäger den Befehl verweigerte und damit Weltgeschichte schrieb. Heyne, München 2007. ISBN 978-3-453-12713-5
  • Hertle, Jarausch, Kleßmann (Hrsg.): Mauerbau und Mauerfall. Berlin 2002. ISBN 3-86153-264-6
  • Andreas Hoffmann, Matthias Hoffmann: Die Mauer – Touren entlang der ehemaligen Grenze. Nicolai, Berlin 2003. ISBN 3-87584-968-X
  • Axel Klausmeier, Leo Schmidt: Mauerreste – Mauerspuren. Westkreuz, Berlin/Bonn 2004. ISBN 3-929592-50-9
  • Klaus Liedtke (Hrsg.): Vier Tage im November. Mit Beiträgen von Walter Momper und Helfried Schreiter. Stern-Buch. Verlag Gruner + Jahr, Hamburg 1989 (mit einer persönlichen Betrachtung des Regierenden Bürgermeisters von Berlin Walter Momper unter dem Titel Diese Nacht war nicht zum Schlafen da, einer Fotochronik vom 9. bis 12. November 1989, einem Beitrag des Schriftstellers, DDR-Oppositionellen und Publizisten Helfried Schreiter unter dem Titel Der lange Marsch in die November-Revolution, einer Fotochronik Wie es dazu kam, einer Zeittafel Opposition in der DDR: Die Chronik der Ereignisse und einem Fotonachweis). ISBN 3-570-00876-2
  • Joachim Mitdank: Berlin zwischen Ost und West. Erinnerungen eines Diplomaten. Edition Zeitgeschichte. Bd 14. Kai Homilius, Berlin 2004. ISBN 3-89706-880-X (Leseprobe)
  • Jürgen Rühle, Gunter Holzweißig: 13. August 1961 – Die Mauer von Berlin. Edition Deutschland Archiv. Köln 1988 (3.Aufl.). ISBN 3-8046-0315-7
  • Thomas Scholze, Falk Blask: Halt! Grenzgebiet! Leben im Schatten der Mauer. Berlin 1992. ISBN 3-86163-030-3
  • Hans-Hermann Hertle: Chronik des Mauerfalls. Die dramatischen Ereignisse um den 9. November 1989. Ch. Links, Berlin 1996, 2006 (10.Aufl.). ISBN 3-86153-113-5
  • Peter Brinkmann: Schlagzeilenjagd. Bastei-Lübbe, Bergisch Gladbach 1993. ISBN 3-404-60358-3

Referencoj

  1. La muro signifas la berlinan muron, la esprimo por indiki la tutan limon inter okcidenta kaj orienta Eŭropoj inter 1947 kaj 1989 estas la fera kurteno.
  2. 2,0 2,1 2,2 Le Mur de Berlin dans l'Histoire (la berlina muro en historio),Gérard-François Dumont (Universitato de Paris-Sorbonne)
  3. Rita Thalmann, artikolo Histoire de l'Allemagne, la République Démocratique Allemande (historio de Germanio, la GDR), Encyclopaedia Universalis, DVD, 2007
  4. André Fontaine, artikolo « Guerre froide » (malvarma milito), Encyclopaedia Universalis, DVD, 2007.
  5. Anne-Marie Le Gloannec, Un mur à Berlin (muro en Berlino), paĝo 47 kaj sekvaj.
  6. La tiama kurzo estis ĉirkaŭ 1:4.
  7. 7,0 7,1 7,2 La konstruado de la muro
  8. 8,0 8,1 http://www.berlin.de/mauer/orte/potsdamer_leipziger_platz/index.fr.php Potsdamer Platz kaj Leipziger Platz
  9. Parolado de John F. Kennedy sur la Rudoplh Wilde Platz
  10. 10,0 10,1 Jean-François Soulet, La "question allemande" et la désintégration de l'empire soviétique est-européen(la germana demando kaj la neniiĝo de la sovetia orienteŭropa imperio), Cahiers d'histoire immédiate, n°15, 1999, pp. 259-274
  11. Henri Ménudier, article Berlin, Encyclopaedia Universalis, DVD, 2007
  12. Liaj memoraĵoj pri tiu epoko legeblas interrete ĉe diploweb.com
  13. 7.000 orientgermanoj sukcesis atingi okcidentan Germanion post rifuĝo en la ambasadejoj de la du ĉefurboj: La falo de la berlina muro, disfalo de simbolo
  14. 29-a Konferenco de la internacia socio pri sociologio de la religioj, julio 2007, Leipzig, Germanio
  15. Philippe Moreau Defarges, les relations internationales (internaciaj rilatoj), T 2: les questions mondiales (mondaj aferoj), Le Seuil, 2004, p. 37
  16. La falo de la berlina muro, disfalo de simbolo
  17. Ĉeestis kun Günter Schabowski ĉe la podio jenaj anoj de la centra komitato de SED: Helga Labs, Gerhard Beil kaj Manfred Banaschak
  18. Germane: „Sie haben von Fehlern gesprochen. Glauben Sie nicht, dass es war ein großer Fehler, diesen Reisegesetzentwurf, das Sie haben jetzt vorgestellt vor wenigen Tagen?“
  19. Germane: „Und deshalb haben wir uns dazu entschlossen, heute eine Regelung zu treffen, die es jedem Bürger der DDR möglich macht, über Grenzübergangspunkte der DDR auszureisen.“
  20. Hans-Hermann Hertle: Chronik des Mauerfalls(kroniko de la murfalo)
  21. Chronik der Mauer: 9. November 1989
  22. Hans-Hermann Hertle, Katrin Elsner, Mein 9. November (mia naŭa novembro), éd. Nicolai, Berlin, 1999
  23. Ouverture et chute du Mur de Berlin (malfermo kaj falo de la berlina muro), Delphine Bour, Académie de Versailles
  24. Vidu ankaŭ dokumentan animeon pri la instalaĵoj
  25. Vincent Fertey, Les permis de tuer de la Stasi mis au grand jour, Le Figaro, 12-08-2007, La mortigpermesiloj de la Stasi rivelitaj
  26. 26,0 26,1 Céline Figuière, A Berlin, le «permis de tuer» de la Stasi plombe la commémoration du Mur, Le Temps, 14 août 2007
  27. Somere 1962, estis elfosita tunelo de fuĝinto loĝanta en okcidenta Berlino kaj dezirante venigi sian familion. La fuĝo sukcesis, sed la transkondukanto mortpafis 20-jaran junan suboficiron, Reinhold Huhn, kiu provis malhelpi la evakuadon. Fonto: Berlin.de
  28. Berliner Mauerweg ĉe la ttt-ejo de Grün Berlin Park und Garten GmbH
  29. 29,0 29,1 LeMonde.fr, Découverte d'un document polémique sur le Mur de Berlin (malkovro de polemika dokumento pri la berlina muro), 12.08.07
  30. Malgranda historio de la berlina muro

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.