Berlingen TG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Berlingen TG
Blazono de Berlingen
Panoramo de Berlingen
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Frauenfeld
Koordinatoj  47° 40′ 0″ N 9° 1′ 0″ O / 47.66667 °N, 9.01667 °O / 47.66667; 9.01667 (mapo)Koordinatoj: 47° 40′ 0″ N 9° 1′ 0″ O / 47.66667 °N, 9.01667 °O / 47.66667; 9.01667 (mapo)
Areo 4,0 km²
Alteco 400 m super marnivelo
Poŝtkodo 8267
Komunumkodo 4801
Mapo de Berlingen
vdr

Pri la komunumo

Berlingen estas komunumo de la distrikto Frauenfeld (ĝis la 31-a de decembro 2010 dela distrikto Steckborn) en Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 812 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro modeste kreskis al 839 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Geografio

Berlingen situas sur la delto de la rivereto Wildbach ĉe la suda bordo de la suba parto de Bodenlago inter Konstanco kaj Ŝafhaŭzo. Sude de la komunumo leviĝas la ĵurasa montoĉeno Seerücken.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Berlingen limas al en okicdento al la distrikta ĉefurbo Steckborn, en sudo al Raperswilen kaj en oriento al Salenstein. En nordo al komunumo limas al la suba parto de Bodenlago, kies alia flanko apartenas al la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. La germanaj limkomunumoj aliflanke de la lago estas en nordokcidento Gaienhofen kaj Reichenau.

Trafiko

Berlingen situas ĉe la laga trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Ŝafhaŭzo al Kreuzlingen. La stacidomo de Berlingen estas servata per la regionaj trajnlinioj S3 kaj S8 de la turgovia fervojkompanio THURBO AG en duonhora kadenco. La komunumo ankaŭ atingeblas per ŝipo ek de Ŝafhaŭzo kaj Konstanco.

Historio

La unua dokumenta mencio de Berlingen datiĝas el la jaro 894 kiel Perenwang.

Dum longa tempo regis la konjekto, ke en prehistoria epoko en Gupfen oriente de la malnova vilaĝocentro ekzistis surfosta setlejo. Tiu supozo tamen ne povis esti konfirmita per serĉboradoj en la jaro 1981. Laŭ nekonfirmitaj raportoj ekzistis en Berlingen en la la 4-a jarcento romia gardoturo apud la limo al Steckborn.

En mezepoko Berlingen apartenis al la paroĥo kaj jurisdikcia distrikto de Steckborn. Bienmastro estis la Monaĥejo Reichenau. En la jaro 1504 Berlingen ricevis propran tribunalon, kiu estis de 1540 ĝis 1798 submetita al la princabato de Konstaco kiel parto de la supera voktejo Reichenau. Post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Berlingen fariĝis parto de la nove fondita svisa Kantono Turgovio kaj fariĝis definitive svisa.

Vidu ankaŭ

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto