Berlino

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj: 52°31′N 13°20′O / 52.52, 13.33

Berlino
Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Germanujo
Loka registaro SPD
Urbestro Klaus Wowereit (– 2011)
Poŝtkodo 10001–14199
Aŭtokodo B
Telefona antaŭkodo 030
Demografio
Loĝantaro 3.430.545 (la 30-an de aprilo 2009)
Loĝdenso 3.847 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
51°31′N 13°24′O / 51.517, 13.4Koordinatoj: 51°31′N 13°24′O / 51.517, 13.4
Alto 34 - 115 m
Areo 891,85
Horzono GMT+1h (+2h somere)
Mapo


Berlino (germane: Berlin [berlin']) estas la federacia ĉefurbo kaj sidejo de la registaro de Germanujo. Kiel urboŝtato Berlino estas aparta federacia lando kaj estas la centro de la metropola regiono Berlin/Brandenburg. Pro siaj ĉirkaŭ 3,4 milionoj da loĝantoj, Berlino estas la plej dense loĝita urbo de Germanujo, sed ankaŭ la plej grandarea. Laŭ nombro de enloĝantoj ĝi estas la 2-a plej granda, kaj laŭ areo la 5-a plej granda urbo de la Eŭropa Unio.

Brandenburga pordego
Elaera foto (2002), la flava liniaro montras la iaman limon

Post disfalo de la Muro kaj unuiĝo de orienta kaj okcidenta partoj, kun 3,4 milionoj da loĝantoj Berlino denove estas la plej granda kaj grava urbo de Germanio kaj nun estas la ĉefurbo de la unuigita lando. Ĝia aglomeraĵo, en 2000, enhavis 4,15 milionoj da loĝantoj. Berlino situas borde de la riveroj Havel kaj Spree, kaj disponas pri multaj lagoj, kiuj estas valoraj ripozejoj por la urbanoj.

Enhavo

[redakti] Geografio

La centro de Berlino

La berlina urbodomo situas je 52° 31′ 6″ norda latitudo kaj je 13°′ 24 30″ orienta longitudo. La plej granda etendiĝo de la urba areo de oriento al okcidenta mezuras ĉirkaŭ 45 km, de nordo al sudo, ĉirkaŭ 38 km. La areo mezuras 892 km². Berlino situas en la orienta parto de Germanujo, ĉirkaŭ 70 km okcidente de la landlimo al Pollando kaj estas tute ĉirkaŭita de la lando Brandenburg. La metropolregiono Berlin/Brandenburg estas unu el la regionoj la plej dense loĝataj de Germanujo.

[redakti] Pejzaĝo

La pejzaĝo de Berlino estas markita de iamaj ĝlaĉeroj. La historia centro situas ĉe la malplej larĝa kaj tiel plej trafikavantaĝa loko de la berlina pravalo, kiu trairas Berlinon de la sudoriento al la nordokcidento kaj estas trafluita de la Spree de oriento al okcidento. La plej nordorienta parto de Berlino situas sur la altebenaĵo de Barnim, preskaŭ la duono de la areo de la sudokcidenta parto situas sur la altebenaĵo de Teltow. La plej okcidenta parto de Berlino, Spandau troviĝas kaj ene de la berlina pravalo kaj sur la ĉefe okcidente de Berlino situanta plato de Nauen.

La pejzaĝo de Berlino estiĝis en la glaciepoko dum la lasta glaciperiodo, la glaciepoko nomata Würm aŭ Weichsel. Antaŭ ĉirkaŭ 20.000 jaroj la regiono de Berlino estis ankoraŭ kovrita de la kelkajn centojn da metroj alta impona skandinava glaciplato. Dum la malglaciiĝo de la glaĉero antaŭ 18.000 jaroj estiĝis la berlina pravalo.

En la kvartalo Spandau, la Spree enfluas en la Havel, kiu trafluas la okcidenton de Berlino de la nordo al sudo. La riverujo de la Havel, fakte tunela valo, ofte similas al multlaga pejzaĝo, la plej grandaj golfetoj estas la lagoj de Tegel (Tegeler See) kaj Wann (Großer Wannsee).

La plej altaj montetoj en Berlino estas la Große Müggelberg (115.4 m alta) en la kvartalo Treptow-Köpenick, la el konstrurubaĵoj de la dua mondmilito kreita Teufelsberg (Diablomonto, 114.7 m alta) en Charlottenburg-Wilmersdorf kaj la montoj de Ahrensfeld (112.1 m altaj) en la naturparko Wuhletal en Marzahn-Hellersdorf. La plej malaltaj lokoj de Berlino estas tiuj de la Havel-lagoj en la sudokcidento, ili situas je 32 m super la marnivelo.

[redakti] Klimato

[redakti] Urbodivido

[redakti] Najbaraj komunumoj

[redakti] Historia gravo

Antaŭ la Dua Mondmilito Berlino estis ĉefa transporta nodo, komerca centro kaj ekonomia metropolo de la lando. Eĉ dum la periodo de divido, ambaŭ partoj de la urbo estis grandaj industriaj centroj. Ĉiuj branĉoj de industrio kaj servo estas prezentitaj ĉi-tie. Konataj berlinaj firmaoj estas AEG kaj Siemens, farmacia entrepreno Schering (ekde 2006 Bayer Schering Pharma) kaj gazetara giganto Springer.

Depost la disfalo de la muro Berlino forte progresas. Multaj germanaj kaj internaciaj firmaoj transportas siajn oficejojn kaj filiojn en la novan ĉefurbon. Iama urba centro, Placo de Potsdam, nun fariĝis la plej grava konstruobjekto de la lando. Aperas novaj stratoj kaj pontoj, konzernoj Daimler-Benz kaj Sony konstruas novajn aferajn kaj oficajn centrojn. Source: Press

Berlino eĉ hodiaŭ vivas de sia iama honoro, kia estas sidloko de Hohenzollerna dinastio, imperia ĉefurbo kaj unu el la eŭropaj kulturcentroj.

[redakti] Vidindaĵoj

la televida turo de Berlino
August Bebel Placo de Berlino kaj la Buddy Bears

Pro tio estas arigita en malgranda teritorio granda kvanto da historiaj monumentoj, kiaj estas:

Al tio aldoniĝas mondfamaj muzeoj (Pergamon, Bode, Egipta), tri operaj teatroj, dekoj da teatroj, centoj da kinejoj, restoracioj, trinkejoj, diskotekoj, altlernejoj, universitatoj k.a. Tio atestas ke ĝi estas urbo kun monda signifo je politika, ekonomia, scienca kaj kultura mezuroj.

[redakti] Esperantistaj famuloj rilataj al Berlino


Dosiero:Teamgeist Ball World Cup 2006.jpg
Berlino estis unu el la la gastigantaj urboj de la Futbala Mondpokalo 2006

[redakti] Futbala Mondpokalo 2006

Inter la 9a de junio kaj la 9a je julio 2006 en Germanio okazis la Futbala Mondpokalo, inter alie en Berlino. En la plej granda stadiono de tiu turniro, la Olimpika Stadiono en la okcidenta parto de la urbo, kiu havas 66021 sidlokojn, okazis pluraj matĉoj kaj ankaŭ la 9an de julio la finalo. Oficiala festostrato por futbaloŝatantoj estis la Strato de la 17a de junio en la parko Tiergarten urbocentre. Sur tiu strato, kaj ankaŭ sur la placoj Platz der Republik kaj Potsdamer Platz estis ekranegoj, helpe de kiuj spekteblis ĉiuj matĉoj.

[redakti] Ligoj

[redakti] Vidu ankaŭ



Aliaj lingvoj