Bermuda pantaloneto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Du aŭstraliaj armeanoj en Bermudaj pantalonetoj

Bermuda pantaloneto estas ŝorto kies krurumoj atingas ĝis iom super la genuoj kaj ofte estas ornamita per helkoloraj desegnaĵoj. Tiuj desegnaĵoj plejofte estas bildoj de floroj aŭ aliaj someraj scenoj.

La Bermuda pantaloneto estis dum la lasta duono de la 1980-aj jaroj tre populara. Viroj portis ĝin kiel normala vestero, sed ofte ankaŭ kiel bankalsono. La usona metalbando Anthrax kreis imagon per la ŝanĝo de la tipaj metalvestoj (nigraj ledaj pantalonoj) al Bermudaj pantalonetoj.

Policano en Bermudo vestita en Bermuda pantaloneto