Berno

El Vikipedio

(Alidirektita el Bern)
Saltu al: navigado, serĉo
Berno
Blazono de Berno
Blazono de Berno
Federacia domo de Svislando (svisa parlamentejo) en Berno
Federacia domo de Svislando (svisa parlamentejo) en Berno
Kantono Berno
Distrikto Berno
Koordinatoj  46° 57' N, 7° 26' E
Nombro de enloĝantoj 128'153
Areo 51,60 km²
Alteco 542 m super marnivelo
Poŝtkodo 3000 ĝis 3030

Enhavo

[redaktu] Enkonduko

Berno (germane Bern, france Berne [beĥn], itale kaj romanĉe Berna) estas federacia urbo de Svislando kaj la ĉefurbo de la kantono Berno. En la urbo vivas 128 153 loĝantoj (je la 31-a de decembro 2007). Ĝiaj koordinatoj estas 46°57'N; 7°25'E.

[redaktu] Federacia urbo

Atentu erare oni diras ofte, ke Berno estas la ĉefurbo de Svislando. Sed tio estas malkorekta. Svislando laŭkonstitucie entute ne havas ĉefurbon, ĉar ĉiuj kantonoj estas egalrajtaj. Ĉar en Berno estas la konstanta sidejo de la svisa parlamento oni parolas pri la federacia urbo. Aliaj federaciaj instancoj troviĝas en Laŭzano (Svisa Federacia Tribunalo, Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Laŭzano), en Zuriko (Svisa Nacia Muzeo, Svisa Nacia Banko, Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko), en Belinzono (Svisa Federacia Puntribunalo), en Bazelo (Svisa Supera Dogandirekcio).

[redaktu] Geografio

Berno situas je la bordo de la rivero Aro kiu meandrumas ĉirkaŭ Berno. Tiu riverkurbo donis en mezepoko naturan protekton al la urbo. Ja altakvo tamen la ĉeriverbordaj kvartaloj de Berno ankaŭ regule inundiĝas.

[redaktu] Sidejo de internaciaj organizaĵoj

Inter aliaj gravaj internaciaj organizaĵoj en Berno ankaŭ troviĝas la ĉefa sidejo de la Universala Poŝta Unio.

[redaktu] Esperanto-movado

En Berno okazis la Universala Kongreso en 1913, en 1939 kaj 1947. La Svisa Esperanto-Societo havis la sidejon longan tempon en Berno.

Berno kaj rivero Aro
Berno kaj rivero Aro

[redaktu] Vidu ankau

•  Kantono Berno

[redaktu] Eksteraj ligiloj

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Berno sub la gloso Category:Bern