Berna Oberlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Berna Oberlando
Regiono
Flago
regiono [+]

LandoSvislando
KantonoBerno

- koordinatoj46° 33′ 0″ N, 7° 37′ 48″ O (mapo)46.557.63Koordinatoj: 46° 33′ 0″ N, 7° 37′ 48″ O; CH1903: 614676 / 155430 (mapo)
Areo2 870 km² (287 000 ha) [+]


Berna Oberlando (Kantono Berno)
Berna Oberlando (Kantono Berno)
DEC
Berna Oberlando
Berna Oberlando

Berna Oberlando (Svislando)
Berna Oberlando (Svislando)
DEC
Berna Oberlando
Berna Oberlando

Map
Berna Oberlando

Vikimedia Komunejo:  Berner Oberland [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Rigardo de Niederhorn al la Lago de Thun

Berna Oberlando (en la germana lingvo Berner Oberland) estas la regiono de la pli alte super marnivelo situantaj regionoj de la Kantono Berno, nome la regiono ĉirkaŭ la Lago de Thun kaj la Lago de Brienz kun la Bernaj Alpoj. Ĉe la Ar-Glaĉeroj en Berna Oberlando fontas la rivero Aro. La regiono allogas ĉiujare multnombrajn turistojn en la tuta mondo. En ĝia koro situas Interlaken kaj la fama monttriopo Eiger, Mönch kaj Jungfraŭ, kiuj apartenas al la regiono Jungfraŭ-Aleĉ-Bieĉhorno, kiu estas ek de 2001 Monda Naturheredaĵo de UNESKO.

Historio[redakti | redakti fonton]

La regiono akiris sian nomon nur en la jaro 1798 kiam post la Helveta Revolucio de Napoleono estis kreiita la Kantono Oberlando kun ĉefurbo Thun. En la jaro 1803 per la Mediacia Akto de Napoleono la Kantono Oberlando estis reunuigita kun la Kantono Berno. La sento de kunaparteneco de la oberlandanoj tamen restis kaj la nomo de la regiono konserviĝis. Kadre de la reformo de la malcentra administracio la Oberlando renaskiĝis kun efiko de la 1-a de januaro 2010 ankaŭ denove kiel administra unuo, nome kiel nova la administra regiono Oberlando.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Turismo[redakti | redakti fonton]

La regiono Berna Oberlando estas nuntempe unu el la plej gravaj turismaj regionoj de Svislando. Ĉefaj turismaj elirpunktoj estas Spiez, Thun kaj Interlaken. Plej ŝatata ekskurscelo estas la regiono de Eiger, Mönch kaj Jungfrau, kiu atingeblas per la Jungfrau-Fervojo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]