Bernadette Lafont

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bernadette Lafont
Persona informo
Naskonomo Bernadette Paule Anne Lafont
Naskiĝo 28-an de oktobro 1938 (1938-10-28)
en Nimo, Gard,  Francio
Morto 25-an de julio 2013 (2013-07-25) (74-jaraĝa)
en Nimo, Gard,  Francio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Saint-André-de-Valborgne vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Patro Roger Lafont vd
Edz(in)o Diourka Medveczky • Gérard Blain vd
Infanoj Pauline Lafont • Élisabeth Lafont vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1957–2013 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bernadette LAFONT (naskiĝis la  28-an de oktobro 1938(nun 1938-10-28)[1] en Nîmes (Gard), mortis la 25-an de julio 2013 en la sama urbo[2]) estis franca aktorino.

Danke ŝiajn rolojn en Les Mistons (1957) de François Truffaut, Les Bonnes Femmes de Claude Chabrol kaj ankaŭ La Maman et la putain (1973) de Jean Eustache, ŝi estis konsiderata kiel unu el la egerioj de la Franca Nova Ondo[3].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Filino de apotekistino, Bernadette Lafont destiniĝis al dancado. Ŝi vizitis kursojn en operejo de Nîmes kie ŝi ekkonis sian estontan edzon Gérard Blain, kun kiu ŝi edziniĝis kiam ŝi estis 18-jara[3]. Ŝia dua edzo estis la hungara skulptisto Diourka Medveczky kun kiu ŝi havis tri gefilojn: Pauline, Élisabeth kaj David.

En Parizo, Bernadette Lafont renkontis François Truffaut, kiu donis al ŝi ŝian unuan rolon en kurtfilmo Les Mistons (1957), filmita la saman jaron en Nîmes. Ŝi rapide fariĝis reprezenta figuro de la Franca Nova Ondo interalie post la du filmoj de Claude Chabrol, esencaj por la movado, Le Beau Serge en 1957 kaj Les Bonnes Femmes en 1960. Ŝi estis la heroino de Une belle fille comme moi de François Truffaut. Ŝi ludis la rolon de Marie en La Maman et la Putain (1973), de Jean Eustache.

La Fiancée du pirate de Nelly Kaplan, en 1969, ebligis al ŝi retrovi sukceson. En la 1980-aj jaroj, ŝi aperis en pluraj filmoj de Jean-Pierre Mocky kaj ĉefe en L'Effrontée de Claude Miller en 1985 kiu havigis al ŝi César-on por plej bona aktorino en dua rolo.

Ŝia filino, Pauline Lafont, akcidente mortis dum soleca promenado en 1988[3].

En 1995, ŝi ricevis premion prix Reconnaissance des cinéphiles en Puget-Théniers kiu estis atribuita al ŝi fare de asocio Souvenance de cinéphiles pro la tuto de ŝia kariero.

Ŝi prezidis la ĵurion de la kvina eldono de Premio de nacia edukado transdonita okaze de Festivalo de Cannes 2007. La ĵurio, konsistanta el 10 membroj, spektas dum dek kvin tagoj oficialan selekton kaj selekton « Un certain regard » kaj premias unu el la filmoj en kompetado.

Ŝi estis farita Oficiro de la Honora Legio la 14-an de julio 2009.

La 22-an de julio 2013, ŝin trafis kor-atako dum ŝi estis en Centre Hélio-Marin de Le Grau-du-Roi. Transportita al CHU (hospitalo) de Nîmes per helikoptero, ŝi mortis tie la 25-an de julio 2013.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Kino[redakti | redakti fonton]

Kurtfilmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1958: Les Mistons, de François Truffaut - Bernadette Jouve
  • 1964: Tous les enfants du monde, de André Michel (kurtfilmo, nefinita)
  • 1965: L'Avatar botanique de Mlle Flora, de Jeanne Barbillon
  • 1966: Je ne sais pas, de Gérard Pirès
  • 1967: Marie et le Curé, de Diourka Medveczky
  • 1968: Monsieur Jean-Claude Vaucherin, de Pascal Aubier
  • 1968: Les Murs (Falak), de András Kovács - Marie
  • 1969: Le Dernier Voyage du commandant Le Bihan de László Szabó (filmreĝisoro)|László Szabó
  • 1970: La Naissance (Renaissance), de Yvan Lagrange
  • 1970: Le matin de Yves Lagrange
  • 1971: Étoile aux dents ou Poulou le magnifique de Derri Berkani
  • 1996: Pourquoi partir ?, de Bastien Duval kaj Bernadette Lafont - Anna + scenaro
  • 1996: Deux vervaines et l'addition de Gilles Pujol
  • 2006: Le Livre des morts de Belleville de Jean-Jacques Joudiau - La patrino

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Televido[redakti | redakti fonton]

Teatro[redakti | redakti fonton]

Rekompencoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bernadette Lafont en lesGensduCinema.com
  2. La comédienne Bernadette Lafont est décédée
  3. 3,0 3,1 3,2 Champenois, Sabrina (14/1/2013). “Bernadette Lafont, sans vague à l’âme”, Libération. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]