Bernal Díaz Del Castillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Monumento al Bernal Díaz del Castillo en Medina del Campo

Bernal Díaz del Castillo (Medina del Campo, Hispanio, 1492 - Gvatemalo, 1584). Hispana konkeristo kaj kronikisto de Ameriko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Bernal Diaz del Castillo akompanis la ekspedicion de Hernán Cortés kaj estis ties kronikisto. Li veturis en 1514 al Ameriko en la ekspedicio de Pedro Arias Dávila, kiu estis nomumita antaŭ unu jaro guberniestro de la regiono tiam nomita Castilla del Oro. Tiutempe li estis junulo ĉirkaŭ dudekjaraĝa, neklera kaj neriĉa.

Ŝajne li estis iomete kun tiu en la zono de la istmo de Panamo. De tie li veturis al la ĵus konkerita Kubo, kie gubernis Diego Velázquez de Cuéllar, kiu oferis al li kiel al aliaj hispanoj indiĝenoj laŭ la sistemo de encomienda, kio neniam okazis, dum li restis du jarojn sen ion profiti.

La indiĝena loĝantaro de la insulo malpliiĝis pro epidemioj kaj perforta laborigo kion ili ne povis elteni. Cele kapti indiĝenojn por poste vendi ilin kiel sklavoj en Kubo, la guberniestro de la insulo organizis esploradon al la alaij malgrandaj insuloj de Karibio. En tiu veturado realigita en 1517 aliĝis Bernal sub la regado de la kapitano Francisco Hernández de Córdoba, malkovrinto de Jukatano. Tiujare li ekkontaktis kun la ampleksa teritorio kio poste nomiĝos Nueva España (Nova Hispanio). Dum tiu ekspedicio ili esploris la marbordojn de Jukatano kie li povis ekscii pri la ekzisto de urboj tie. Post danĝera veturado li revenis al Kubo laŭ katastrofaj kondiĉoj.

Venontjare Bernal reenŝipiĝis tiam sub la regado de Juan de Grijalva por esplori la jam malkaŝitajn terojn. Duafoje li revenis al Kubo.

Lia definitiva eniro en Meksiko okazis en 1519, kiam li reenŝipiĝis sub regado de Hernán Cortés. Sub la rektaj ordonoj de Pedro de Alvarado li partoprenis en multaj el la ĉefaj eventoj de la konkero de la Azteka Imperio. Li ĝuis eksterordinaran memoron kaj post multaj jaroj li memoros tiujn ĉiujn epizodojn kaj decidis verki ilin. Tio okazis kiam li estis jam en Gvatemalo, kie li edziĝis en 1544 al Teresa Becerra, filino el kiu estis unu el la konkeristoj kaj urbestro de Gvatemalo. Díaz del Castillo veturis dufoje al Hispanio por peto de favoroj kaj la duan fojon li partoprenis en la fama Junta de Valladolid, nome konsilantaro kiu pridebatis la aferon de la sklavecon de la indiĝenoj en 1550 (kie polemikis Bartolomé de las Casas kaj Juan Ginés de Sepúlveda). Revene en Gvatemalon sen atingi favorojn sekvis sian lukton por akiri la rajtojn kiujn li devis ricevi pro sia profesio de konkeristo. Li estis skabeno en Gvatemalurbo, kie li estis el 1553 al 1557 ĉirkaŭe. Tiam eble li ekverkis sian historion de la konkero de Meksiko, kiu finiĝis en 1575.

Tiu verko sub la titolo Historia verdadera de la conquista de la Nueva España (Vera historio de la konkero de la Nova Hispanio), inkludas vivegan, eposan kaj viglan rakonton de la ĉefaj eventoj de la konkero de meksiko, ekde ties komenco ĝis la falo de Tenoĉtitlano kaj dealiaj okazaĵoj. Díaz del Castillo forpasis en Gvatemalo en 1584. Liaj restaĵoj troviĝas enterigitaj en la katedralo (nuntempe ruine) de la urbo de Antikva Gvatemalo (origine Santiago de los Caballeros de Guatemala).

Díaz del Castillo estis atestanto kaj aganto de la ĉefaj eventoj de la falo de la grandaj civilizacioj de Mezameriko, el kio li savis sin preskaŭ mirakle de la morto kaj li mem diras en sia verko, ke el 550 soldatoj, kiuj pasis kun Korteso el Kubo al la Nova Hispanio, je 1568 (kiam li verkas tion) estas ankoraŭ vivoj nur 5!. Bernal konversis ofte kun siaj armokunuloj pri la temo de la konkero de la Nova Hispanio; tiu konstanta rememorigo helpas la formon de precizaj ideoj por tiu rakonto kaj por tio oni povas konsideri lian verkon kiel iamaniere kolektiva, kvankam li uzas ankaŭ subjektivajn elementojn.

Verko[redakti | redakti fonton]

En sia verko Historia verdadera de la conquista de la Nueva España la aŭtoro konfesas, ke li nek scipovas la latinan nek iris al la universitato, sed tio ne malhelpis la verkadon, ĉar li baziĝas en sia persona sperto. Ĝenerale oni povas diri, ke la ĉefa celo estis la defendo de la rolo kiu en la konkero ludis la simplaj personoj kiuj helpis la gravulojn konkeri ties famon kaj kontraŭdiri iomete la historiistojn kiuj helpis nur la ĉefrolulojn kiel Gomara, kiuj forgesis la gravon de la simplularo kaj normalaj soldatoj sen kio la konkero ne estus eblinta. Bernal tiel asertas, ke maljustas vidi en la jam markiso Cortés la ununura aganto de la konkero kaj kontroligo de la centramerikaj teritorioj.

Krome la verko enhavas fortan literaturan povon pro sia realismo, rekteco kaj eposa stilo. Kaj li mem agnoskas la unuajn el tiuj ecoj. Li ĝenerale kontraŭdiras la malcertaĵojn de Francisco López de Gómara kaj lian kronikon pri la konkero de Meksikio, dum ekis longdaŭran historiologian debaton kiu ankoraŭ pludaŭras, kie ankaŭ li estas kritikata ekzemple de sia samtempulo Antonio de Solís, kiu denoncas lian envion al Cortés. La Historia verdadera estis tradukita al la franca de la franca parnazia poeto de dominga deveno José María de Heredia en tri volumoj (1877-1878).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]