Bernard Charbonneau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bernard Charbonneau
Persona informo
Bernard Charbonneau
Naskiĝo 28-an de novembro 1910 (1910-11-28)
en Bordeaux
Morto 28-an de aprilo 1996 (1996-04-28) (85-jaraĝa)
en Saint-Palais
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo filozofo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bernard CHARBONNEAU (naskiĝis en 1910, mortis en 1997) estis franca filozofo, nun rigardata kiel la antaŭulo de politika ekologio, sed kies penso ankaŭ, kaj ĉefe estas analizo kaj denunco de la totalismaj ecoj de moderneco.

Li sekvis historian kaj geografian studkurson, estis portempe ligita kun Emmanuel Mounier kaj la skolo de personalismo, sed ĉefe Jacques Ellul estis lia kolego kaj dumviva plej proksima pensado kaj persona amiko.

ekde la jaroj 1930-1950 li konsciiĝis, ke estas en la moderneco esenca emo al krei totalisman socion, kaj ke la tro konataj hiatoriaj ekzemploj kial la naziaj aŭ stalinismaj, estas nur krudaj unuaj manifestiĝoj, sed ke l aproblemo ne kuŝas en la ideologia aspekto de unu aŭ alia sed en pli pfofunda tendanco, enskribita en la moderna civilizo kaj ŝtato, kaj ankaŭ en la emo fare de la homoj konsenti al sia propra submetiĝo. Li ankaŭ ekde tiu epoko antaŭvidis, kio estis malfacile imagi en tiu tempo, ke la moderna civilizo estis detruonta la naturon kaj ke tradiciaj terkultivistoj estis malaperontaj. Li komencis en jaroj 1940-aj verki vastajn sumajn librojn, sed neniu eldonisto akceptis ilin. Eĉ liaj intelektulaj kolegoj ne komprenis lin. Nur post 1970, kiam la ekologiaj temoj komencis esti agnoskitaj kaj iĝis furoraj, li povis trovi eldonistojn kaj artikoloj liaj regule aperi en ekologiisma gazetaro. Sed eĉ tiam li restis marĝene kaj ne komprnite. Ĉar li havis dubojn pri certaj ecoj de radikala ekologiismo, kaj lia vido estis pli vasta. Nur nuntempe kelkaj komencas malkovri vere la gravecon de lia penso.

publikigitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Le Jardin de Babylone
  1. Teilhard de Chardin, prophète d'un âge totalitaire, (Teiljar de Ŝardin profeto de totalisma apoko) 1963
  2. Le Paradoxe de la culture, 1965
  3. Célébration du coq, 1966
  4. Dimanche et lundi, 1966
  5. L'Hommauto, 1966
  6. Le Jardin de Babylone, 1969
  7. La Fin du paysage,(la fino de l'pejzaĝo) 1972
  8. Le Système et le chaos. Critique du développement exponentiel, 1973
  9. Tristes campagnes, (malgajaj kamparoj) 1973
  10. Notre table rase, 1974
  11. Le Feu vert, 1980
  12. Je fus, (mi estis) 1980
  13. Une seconde nature, (dua naturo) 1981
  14. L'État, (la ŝtato)1987
  15. Le Système et le chaos, (la sistemo kaj ĥaoso)1990
  16. Nuit et jour, 1991
  17. Sauver nos régions, (savi niaj regionoj)1991
  18. Il court, il court le fric..., 1996
  19. Un Festin pour Tantale,(festeno por Tentalo) 1997

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]