Bernard Gilles Penot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bernardo Egidio Penoo
(1519-1617)
Kemia teatro, verko publikigita en 1602, kiuj inkludis liajn manuskriptojn.
Kemia teatro, verko publikigita en 1602, kiuj inkludis liajn manuskriptojn.
Persona informo
Naskiĝo 1519
en Port-Sainte-Marie, Lot-et-Garonne,  Francio
Morto 30-a de aŭgusto 1617
en Yverdon-les-Bains,  Francio
Lingvoj francalatina
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo kuracisto • alkemiisto
vdr

Bernardus a Portu Sanctae Mariae Aquitanus a Portu (1519-1617) estis franca kuracisto kaj alkemiisto[1]. Penoo studis en la Universitato de Bazelo kie li doktoriĝis kaj pere de Adam von Bodenstein (1528-1577) li konatiĝis kun la alkemiaj studoj kiuj kondukis lin sekvi la spurojn de Paracelsus.

Serĉe de la filozofa ŝtono, li perdis sian tutan riĉajon. Penoo aktivis kiel tempodaŭra kuracisto en la Palatinata Frankentalo, multe vojaĝis kaj faris kontaktojn kun multaj studemuloj, samkiel Jakobo Svingero (1569-1610) kaj Andreas Libavius (1555-1616). Li ankaŭ vojaĝis tra Anglio, Bohemio kaj Svisio. Li mortis tre malriĉa en Hospitalo de Yverdon-les-Bains kie li estis kuracisto ekde 1596.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Pluraj el liaj manuskriptoj estis inkluditaj en la Kemia teatro
  • Abditorum chymicorum tractatus varii, Frankfurto ĉe Majno, 1595
  • Apologia chemiae transmutatoriae, Berno 1608
  • Libellus de lapide philosophorum, Frankfurto ĉe Majno, 1594
  • Extractio mercurii ex auro (Ekstratado de hidrargo el aŭro)
  • Canones philosophici
  • Quaestiones et responsones philosophicae (Filozofiaj Demandoj kaj respondoj)
  • Dialogus de arte chemica (Dialogo pri la kemiarto)
  • Aegidii de Vondis dialogus inter naturam et filium philosophiae
  • Vademecum Theophrasticum, Magdeburg 1607 (Vademeko pri Teofrasto)

Ankaŭ atribuiĝas al li laŭ Dider Kahn:
* Centum quindecim curationes, 1582 far Penot.[2]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Os â Roq, Walter De Gruyter Incorporated
  2. Didier Kahn: Alchimie et Paracelsisme en France à la fin de la Renaissance (1567-1625). Ĝenevo Droz, 2007