Bernard Lavilliers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bernard Lavilliers
Persona informo
Naskonomo Bernard Ouillon
Aliaj nomoj Bernard Lavilliers
Naskiĝo 7-an de oktobro 1946 (1946-10-07) (77-jaraĝa)
en Sankta-Stefano
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Edz(in)o Sophie Chevallier • Lisa Lyon • Melle Li • Évelyne Rossel
Okupo
Okupo kantistokomponistoaktoro
TTT
Retejo https://bernardlavilliers.fr
vdr

Bernard LAVILLIERS (Bernard Ouillon) (naskiĝis en Saint-Etienne la 7-an de oktobro 1946) estas franca kantisto.

Lia patro laboris en nacia armila fabrikejo kaj la vivkondicoj de la familio estis malriĉaj.

Li lernis metion pri metallaboro, kvankam li tute ne deziris labori en fabrikejo kiel sia patro.

En 1965 li foriris el Francio kaj loĝis dum unu jaro en Brazilo. Tiam naskiĝis du pasioj kiuj gvidos lian vivon: Brazilo kaj pli ĝenerale la vojaĝoj.

En 1968 aperis lia unua disko.

La sudamerika ritmo multe inspiras lian muzikon.

Kvankam li estas eterna vojaĝanto, li tute ne malmemoris sian socian devenon. Li multfoje kantas por la laboristoj kaj ofte parolas pri la nunaj kondiĉoj de la laboristaro en siaj tekstoj.