Bernard Long

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bernard Long
Persona informo
Naskiĝo 14-an de majo 1879 (1879-05-14)
Morto 31-an de majo 1959 (1959-05-31) (80-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Bernard LONG, (naskiĝis la 14-an de majo 1879 en Oakhill, mortis en junio 1959) estis angla ŝtatoficisto kaj Esperanto-vortaristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Long studis en la universitato de Kembriĝo kaj akiris la akademian titolon Bachelor of Arts (B.A.). Li poste laboris en oficiala teknikejo en Londono.

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Long lernis Esperanton pro ĵurnalaj raportoj pri la 1-a Universala Kongreso (UK) en Boulogne-sur-Mer en 1905. En la sama jaro li fariĝis membro de la londona klubo. De 1911 ĝis sia morto en 1957 li estis konsilantarano de Brita Esperanto-Asocio (BEA). En 1930 li estis prezidanto de la 22-a UK en Oksfordo. De 1934-1953 li estis honora sekretario de BEA, de 1954 ĝis sia morto en 1957 honora prezidanto.

Long verkis multajn artikolojn kaj broŝurojn pri Esperanto; inter ili estas menciindaj The Passing of Babel (1912) kaj Esperanto its Aims and Claims (1930); ankaŭ artikolojn por diversaj Esperanto-gazetoj. Li estis ĉefredaktoro de la kvaronjara Esperanto-gazeto Literaturo (1919-1924), kie li prizorgis rubrikon "Lingva Fako".

Esperanto-vortaristo[redakti | redakti fonton]

En 1910 li komencis kompili kun Fleming Fulcher tre popularan vortaron anglan-esperantan (English-Esperanto Dictionary), kies unua eldono tamen aperis nur en 1921. Ĝi estis plurfoje reeldonita kaj represita: 2a rev. eld.: 1925 [1926], repr. 1949, 3-a rev. plil. eld. 1962, repr. de la 3-a eld. en 1985, 4-a eld. poste[1].

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Edmonds, Charles H.: Faka vortareto
  • English-Esperanto Dictionary (by Fleming Fulcher and Bernard Long, 1921)
  • Esperanto and why we need it (1917)
  • Esperanto: its aims and claims - a discussion of the language problem and its solution (1930)
  • Esperantos verd i oppdragelsen (1941)
  • The passing of Babel or Esperanto and its place in modern life (1913)
  • The school vocabulary of words in common use - with spelling rules (compiled by Bernard Long and John Woods) (s.j. [1930])

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri The passing of Babel or Esperanto and its place in modern life

Citaĵo
 Tiu bonege verkita libro en angla lingvo donas al la leganto kompletan bildon de la demando pri internacia lingvo. Ĝi estas ampleksigita eldono de la tradiciaj propagandaj broŝuretoj de 4 spesdekoj, kiuj jam ekzistas en multaj lingvoj. Tre detale la aŭtoro parolas pri : la neceseco de neŭtrala L. L, la deveno, la disvastigo, la praktikaj ecoj, la kongresoj de Esperanto ; li pruvas la profitojn de nia lingvo en la komerca, industria, scienca, turista, literatura, teatra fakoj, kaj montras ĝian taŭgecon por la infana edukado. La libro, tre valora por la propagando inter angleparolantoj, enhavas ankaŭ tre bonan resumon de la Esperanta gramatiko, lia libro devus ekzisti en ĉiuj lingvoj. 
— Belga Esperantisto n067 (maj 1914)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • 1985: Note to the third editon: The Authors. In: English-Esperanto Dictionary. Repr. de la 3-a eld. 1985, p. iv.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ockey, Edward; Sutton, Geoffrey Arkivigite je 2011-08-06 per la retarkivo Wayback Machine, Bibliografio de vortaroj kaj terminaroj en Esperanto 1887-2002. Rotterdam: UEA 1982-2002.