Bernard Thurnheer
Bernard «Beni» THURNHEER (n. la 11-an de julio 1949 en Vinterturo, Svislando) estas svisa sportoraportisto kaj televido- moderatoro.
Enhavo |
[redakti] Vivo
La patro estas de Kantono Turgovio, la patrino de kantono Vaŭdo. Li studis juron en Universitato de Zuriko kun licencio magna cum laude en 1973. En 1973 li estis inter 1600 aliuloj en konkurso pri sporta raportisto de radio kaj televido kaj ricevis la laboran ejon en svisaj ŝtataj radio kaj televido DRS. Ekde 1975 li laboris ankaŭ en televido en sportaj elsendoj. Li estas konata moderatoro kaj raportisto pri piedpilko kaj glacihokeo.
Ekde 1980 ĝis 1991 li estis moderatoro de distrelsendo Tell-Star, ekde 1992 de distrelsendo Benissimo.
[redakti] Premio
Li ricevis kvarfoje la svisan premion Walo (Prix Walo).
[redakti] Verkisto
Ekde 2002 li eldonis verketaron pri la profesia kaj privata vivo kun titolo: Reden ist immerhin Silber (paroli estas almenaŭ arĝento).
[redakti] Personserĉado-elsendo "Unuo kiel Beni Turnheer"
Ekde la 6-a de februaro 2011 la televida distrelsendo volos serĉi novan sportan moderatoron kun elsendo: Unuo kiel Beni Turnheer Einer wie Beni Thurnheer. Thurnheer donis nomon kaj li estas ankaŭ en ĵurio de elsendo.
Bernard Thurnheer parolas la germanan, francan, italan kaj anglan lingvojn, li havas ankaŭ la nomon "Beni nacia".
[redakti] Bibliografio
- Reden ist immerhin Silber. Eldonejo: "(temposonoriloeldonejo)" Zytglogge Verlag, Gümligen, (Kantono Berno, Svisujo,2002, ISBN 3-7296-0629-8
- Wie soll ich wissen, was ich denke, bevor ich höre, was ich sage. Eldonejo: "(temposonoriloeldonejo)" Zytglogge, Gümligen, 2003, ISBN 3-7296-0666-2
- Mitreden über Fussball. Eldonejo: "(temposonoriloeldonejo)" Zytglogge, Oberhofen, (Kantono Berno, Svisujo) 2005, ISBN 3-7296-0699-9
- Mitreden über die Nationalmannschaft. Zytglogge, Oberhofen, Kantono Berno, Svisujo, 2008, ISBN 978-3-7296-0769-9
- Bernard Thurnheer erzählt - Edition erlebt und erinnert. Eldonejo: swissandfamous verlag, Zuriĥo, 2010, ISBN 978-3-9523-3212-2
[redakti] Eksteraj ligiloj
- libroj en germana nacia biblioteko
- Bernard Thurnheer erzählt: Aŭtobiografia aŭda libro ekde Edition erlebt und erinnert en germana lingvo
- oficala retejo de televida serio Einer Wie Beni Thurnheer, Unuo kiel Beni Thurnheer