Bernardo Clesio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bernardo Clesio
itala humanisto, princepiskopo kaj kardinalo
Ceteraj titoloj kanceliero de Ferdinando la 1-a, fundamenta kontribuanto al la Koncilio de Trento
Persona informo
Bernardo Clesio
Naskiĝo 11-a de marto 1484
en Kastelo Cles, proksima de Nonsberg, Graflando Tirolo,  Sankta Romia Imperio (hodiaŭ Italio)
Morto 30-a de julio 1539
en Brixen, Princepiskopujo Brixen,  Sankta Romia Imperio (hodiaŭ Italio)
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Alma mater Universitato de Bolonjo vd
Profesio
Okupo politikisto • katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Princepiskopo de Trento
Dum 1514-1539
Princepiskopo de Brixen
Dum 1539
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bernardo ClesioBernardo de Cles (naskiĝis en Kastelo Cles, proksima de Nonsberg, en la 11-a de marto 1484 - mortis en Brixen, en la 30-a de julio 1539) estis itala kardinalo, episkopo, princo, diplomato, humanisto kaj botanikisto.

Naskita en Cles, Trentino, li studentiĝis ĉe Universitato de Bolonjo, kaj poste iĝis princepiskopo de Trento (1514-1539), princepiskopo de Brixen (1539), kardinalo, kaj kanceliero de la Imperiestro de la Sankta Romia Imperio Ferdinando la 1-a.

Li estis fundamenta kontribuanto al la organizo de la Koncilio de Trento, alportante la koncilion al sia hejmurbo Trento kaj tre plibeligante kaj vastigante la urbon por tiu evento. Li pligrandigis la Kastelon Buonconsiglio kaj alvokis renesancajn artistojn kiel ekzemple Dosso Dossi (1486-1542)[1] kaj Romanino (1484-1566)[2] kiuj dekoraciis la novajn salonojn.

Tamen Bernardo ne povis partopreni al Koncilio de Trento, ĉar li neatendite mortis en 1539, ses jaroj antaŭ la malfermo de la koncilio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]