Bernardo Gui

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bernardo Gui
Papo Johano la 22-a ricevas de Bernardo Gui ties verkon kaj lin benas (el miniaturo de la 14-a jarcento
Papo Johano la 22-a ricevas de Bernardo Gui ties verkon kaj lin benas (el miniaturo de la 14-a jarcento
Persona informo
Bernatz Gui
Naskiĝo 1261
en Royères
Morto 30-an de decembro 1331 (1331-12-30)
en Lauroux
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj Mezepoka latinolatina vd
Ŝtataneco Reĝlando Francio vd
Profesio
Alia nomo latine Bernardus Guidonis
Okupo verkisto • hagiografo • inkvizitoro • katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Verkado
Verkoj Practica Inquisitionis Heretice Pravitatis ("Manlibro de la Inkvizitoro")
episkopo de Tui
Dum 1323
episkopo de Montpellier
Dum 1324
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bernardo Gui, latinlingve Bernardus Guidonis (Royères, 1261Lauroux, 30-a de decembro 1331), estis franca dominikana fratulo, konata pro sia agado kiel inkvizitoro kaj precipe pro la fama "Manlibro de la Inkvizitoro" (latine Practica Inquisitionis Heretice Pravitatis). Li estis episkopo de Montpellier kaj estas konsiderata kiel unu el la plej fekundaj verkistoj de Mezepoko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Bernardo Gui naskiĝis en Royères, en la franca regiono Limoĝio, en 1261. Apenaŭ knabaĝante li eniris dominikanan konventon de Limoĝo, kie vote ligiĝis en 1280. Dek jarojn poste li estis elektita prioro de la fratulejo de Albi kaj sinsekve de Karkasuno, Castres kaj Limoĝo.

La 16-an de januaro 1307 li estis taskita per la ofico de inkvizitoro de Tuluzo: dum lia mandato, daŭrinta ĝis la fino de 1316, li instrukciis serion da procesoj, dokumentitaj en liaj naŭ "Sermones", kun entute 536 verdiktoj, inter kiuj ankaŭ mortkondamno por du fratoj Pierre kaj Guillaume Authier, gvidantoj de la movado kiu klopodis alporti al la katolikaj komunumoj la dualismajn doktrinojn de Katarismo [1].

De 1319 li estis retaskita pri la sama ofico ĉiam en Tuluzo kaj Albi, Karkasuno kaj Pamiers. Tiu dua mandato estas atestita de pluaj naŭ sermonoj kun entute 394 verdiktoj. Kompare kun sia antaŭulo akuzita pri korupto kaj avideco, Bernardo Gui kondutis kun efiko kaj organiza kapablo, kvankam kelkaj historiistoj al li poste imputis iun dozon da fanatismo.En la sumo de 930 verdiktoj elmetitaj kontraŭ herezuloj de Bernardo Gui, 42 estis mortkondamnoj, 307 kondamoj al karcero ĉiamdaŭra. Ĉiuj aliaj sankcioj konsistis en altrudo de pentofaroj, kiel ankaŭ surmeti apartan veston konigantan la staton de kondamnito.[2]

La kvar jarojn de paŭzo inter la du mandatoj kiel inkvizitoro, Gui pasigis en samgravaj taskoj kiel reprezentanto de Dominikanoj ĉe la papa kurio de Avinjono aŭ kiel Ambasadoro de papo Johano la 22-a kiu lin delegis, ekzemple, provi, kun la franciskana Bertrand de la Tour, repacigi la Italajn urbojn de nordo kontraŭ tiuj de Toskanio: li sukcesis subskribi pacon per la pactraktato en Asti, kiu tamen ne fruktis la esperitan efikon. En decembro de 1328 la du estis nuncie senditaj bremsi la konflikton inter la reĝo de Francio Filipo la 6-a kaj la grafo de Flandroj Roberto de Dampierre. La negocadoj estis aranĝitaj en Parizo kaj Compiègne kaj la 11-an de oktobro 1318 konkludiĝis per pactraktato.

Bernardi Gui efike zorgis pri la sanktoproklamo de Sankta Tomaso de Akvino; li ankaŭ verkis, ĉerpante el la esploro de Vilhelmo el Tocco, biografion pri tiu sia kunfratulo, nome la Legenda Sancti Thomae de Aquino (1318-1323) kaj oficialan liston de la verkoj de la Sanktulo (1320): eble li ĉeestis la solenan kanonizadon en Avinjono.

La 26-an de aŭgusto 1323, kiam Bernardo jam aĝis pli ol sesdek jarojn, papo Johano la 22-a lin konsekris episkopo de Tui en Galegio (Hispanio). Eble li neniam fakte ĝin regis persone ĉar somere de 1324 al li estis asignita la episkopa katedra seĝo de Montpellier.

Li mortis la 30-an de decembro 1331 en sia episkopa rezidejo de Lauroux. Laŭ lia volo, lia korpo estis translokigita al Limoĝo kaj entombigita en la preĝejo de la loka dominikana konvento.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Spite de la multaj okupoj li povis verki diversajn latinlingvajn librojn, inter kiuj:

  • Chronica regum Franciae
  • Flores chronicorum, kiu estas resumo de universala historio ĝis 1331
  • Liber sententiarum inquisitionis Tolosanae
  • Practica Inquisitionis haereticae pravitatis
  • De praeceptis decalogi, de articulis fidei, de sacramentis ecclesiae
  • Libellus articuli fidei
  • Dicta sanctorum atque doctorum ecclesiae de peccato originali
  • De ordinatione officii missae
  • Nomina apostolorum Iesu Christi
  • Nomina discipulorum domini Iesu Christi.
Paĝo el la verko de Bernardo Gui el la verko Chronica regum Franciae

Sed lia precipa verko estas la fama Practica Inquisitionis Heretice Pravitatis (praktiko de la inkvizicio kontraŭ la hereza malboneco), traktato en kvin partoj en kiuj li katalogas liston de gravaj herezoj de la komenco de la 14-a jarcento kaj liveras konsilojn al la inkvizitoroj: "kiel demandi membrojn de aparta grupo". Temas pri manlibro pri la prerogativoj kaj taskoj de la inkvizitoroj: citaĵoj, verdiktoj, instruoj pri instrukcioj konstituas unikan fonton de studo pri la Inkvizicio de la unuaj tempoj.

Li atentigas precipe pri kvar herezoj: Katarismo, Valdismo, sekto de la apostoloj (de Gerardo Serenelli) kaj Begardoj. Aperas aliaj grupoj, inter kiuj Nekromancio (elvoko de mortintoj) kaj sorĉarto (elvoko de demonoj), sed, rilate tiun lastan, nur se neanta kristanajn krederojn. Pri “krimo” de sorĉistarto al la tiama inkvizicio estis malpermesite enketi kaj verdikti.[3][4]

Tiu verko, pri kiu informoj perdiĝis laŭlonga tempo, estis fine publikigita versie kompleta zorge de pastro Douais el Tuluzo en 1886.

Eĥo de Bernado Gui en la fantazia literaturo[redakti | redakti fonton]

Se kiel inkvizitoro lia agado estas varie taksata ĉe historiistoj, tio reflektiĝas ankaŭ en en la literaturo ensceniganta lian figuron.

En la romano Il nome della rosa Bernardo Gui persone aperas en la monaĥejo-enscenejo de tiu romano inter la cititaj malŝatindaj personoj. Dum en la romano li revenas al siaj okupoj, en filma transmeto li trovas sian destinon en la morto falante sur iujb ferajn pikstangojn kiuj lin trapikas.

Krome li rolas ankaŭ en historiaj romanoj kiel en The Notary (2001 – kiel kontraŭulo) kaj en The Secret Familiar (2006 - kiel protagonisto) de Catherine Jinks

Ankaŭ Victor Hugo (oka libro) memorigas pri liaj deziroj rilate entombigon.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Léopold Delisle, Notice sur les manuscrits de Bernard Gui, en "Notices et extraits des manuscrits de la Bibliothèque Nationale", XXVII,2 (1879), pp. 169–455 (in formato digitale)
  • A. Thomas, Bernard Gui, frère Prêcheur, en "Histoire littéraire de la France", XXXV (1921), pp. 139–232
  • Bernard Gui et son monde, (Cahiers de Fanjeaŭ; 16), Toulouse 1981 (ristampa 1995). ISBN 2708934155 (vedi Indice[rompita ligilo])
  • Petra Seifert e Manfred Pawlik, Das Buch der Inquisition. Das Originalhandbuch des Inquisitors Bernhard Gui, Augsburg 1999, ISBN 3-629-00855-0
  • Anne-Marie Lamarrigue, Bernard Gui, 1261-1331: un historien et sa méthode, (Études d'histoire médiévale; 5) Paris 2000. ISBN 2-7453-0203-5
  • Bernhard Schimmelpfennig, Bernhard Gui. Hagiograph und verhinderter Heiliger, en Hagiographie im Kontext. Wirkungsweisen und Möglichkeiten historischer Auswertung, (= Beiträge zur Hagiographie; 1), Hrsg. Dieter R. Bauer u. Klaus Herbes, Stuttgart 2000, pp. 257–266. ISBN 3-515-07399-X,

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Medioevo ereticale, L'eresia catara: storia di un dualismo medievale, parte seconda.
  2. “Ĉiamdaŭra” karcero signifis kvin aŭ ses jarojn. Dumvivan enkarcerigon inkvizicio ne aplikadis.
  3. Papo Aleksandro la 4-a eksplicite malpermesis al inkvizitoroj etendi sian jurisdikcion sur tiu socia fenomeno ĉar sorĉistinoj rakontas fantaziaĵojn (Michael Hesemann, Die Dunkelnamer, ĉapitro 14-a.
  4. Umberto Eco, en la citita romano, igas Vilhelmon de Baskerville diranta rilate Bernardon Gui: “unu bela sorĉistino aranĝinda sur la ŝtiparo plikreskigos la prestiĝon kaj la famon de ambaŭ”; dum inter la 930 verdiktoj de Bernardo Gui neniu interesiĝis pri sorĉistinoj (Michael Hesemann, Die Dunkelnamer, ĉapitro 14-a.