Bernardo Rossellino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tomba en San Miniato al Monte (Florenco).

Bernardo ROSSELLINO, denaske Bernardo di Matteo Gamberelli, (n. en 1409 en Settignano - m. en 1464 en Florenco) estis itala, florenca skulptisto kaj arkitekto. Li estis la pliaĝa frato de la skulptisto Antonio Rossellino.

La juna Bernardo estis unue la lernejano kaj kunlaboranto de Leon Battista Alberti. Li junaĝe plenumis multajn verkojn, unue en Toskanio kaj sekve sed nedaŭre en Romo, kie li precipe laboris por la papo Nikolao la 5-a. Inter 1446 kaj 1450, li revenis al Florenco kaj plenumis la tombmonumenton de Leonardo Bruni en la baziliko Santa Croce.

En 1459, la papo Pio la 2-a ŝarĝis lin pri la raciema, entuta rekonstruado de la mezepoka urbeto Corsignano konforme al la stilo de renesanca arkitekturo.