Bernardo de Irigoyen (Misiones)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bernardo de Irigoyen [irigOjen] estas urbo en la provinco Misiones, Argentino. Ĝi havas 10,889 loĝantojn laŭ la censo de 2001, kaj estas sidejo de la Departemento General Manuel Belgrano. Ĝi portas la nomon de elstara politikisto kaj diplomato Bernardo de Irigoyen.

Tiu urbo situantas ĉe la plej orienta pinto de Argentino, ĉe la bordo kun Brazilo, proksime de Dionísio Cerqueira (ŝtato Santa Catarina) kaj Barracão (ŝtato Paranao), grava enirejo al la lando. Ĝi kuŝas ĉe la monto Barracón, je altitudo de 835 m, la plej alta pinto en Misiones, laŭ la Nacia Ŝosejo 14, kiu konektas la Argentinan Mezopotamion kun aliaj regionoj de la lando.