Bernardo de Nederlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bernardo de Nederlando

Bernardo de Nederlando (naskita kiel Bernhard zur Lippe-Biesterfeld la 28-an de junio 1911 en Jena, Germanio, mortinta la 1-an de decembro 2004 en Utrecht) estis edzo de reĝino Juliana de Nederlando.

Liaj plenaj nomoj kaj titoloj estis Bernhard Leopold Friderik Everhard Julius Coert Karel Godfried Pieter (germane "Bernhard Leopold Friedrich Eberhard Julius Kurt Karl Gottfried Peter"), princo de Nederlando, princo de Lippe-Biesterfeld, nobelo kaj grafo de Schwalenberg kaj Sternberg. Li opiniis, ke la ĉi-supra oficiala naskiĝdato estas eraro, kaj ke li vere naskiĝis nur unu tagon poste, la 29-an de junio. Pro disputo inter liaj patro kaj onklo li ricevis la titolon de princo nur en 1916.

Kun sia posta edzino, princinon Juliana de Nederlando, Bernardo laŭdire konatiĝis dum ski-feriado en Garmisch-Partenkirchen (Germanio) en 1936. Aliaj fontoj indikas, ke ili renkontiĝis jam antaŭe en Amsterdamo. Je la 7-a de januaro 1937 ili geedziĝis en Hago. En honora koncerto samvespera estis ludata la nazia movada kanto "Horst Wessel", sed oficiale ne laŭ deziro de Bernardo, kvankam oni poste riproĉis tion al li.

Jam la antaŭan tagon (6-a de januaro) Bernardo ricevis laŭ reĝa dekreto la titolon "princo de Nederlando" kaj la epiteton "reĝa moŝto". Je sia germana civitaneco li rezignis.

Bernado havis kvar filinojn kun Juliana: Beatrikso (1938), Irene (1939), Margriet (1943) kaj Marijke (1947, ŝi poste elektis la voknomon "Christina"). Filinon Alicia (1954) li havis kun nekonata amatino kaj filinon Alexia (1967) li havis kun sia amatino Hélène Grinda. Kiam Germanio dum la Dua mondmilito invadis Nederlandon, Bernardo iris al Londono (Britio); en 1940 li iĝis komunika oficiro inter la brita kaj nederlanda armeoj.

Kiam la subaĉeta afero Lockheed en 1976 iĝis konata, estis trovita letero, en kiu Bernardo petas pagon de ŝmirmono. Tio tre malutilis al lia reputacio. Lia edzino Juliana, tiam reĝino, konsideris abdiki, sed ne faris tion. Bernardo devis rezigni je oficialaj funkcioj kaj ricevis malpermeson porti armean uniformon.

En 2002 Bernardo donis intervjuon al la revuo De Groene Amsterdammer, en kiu li konfesis la akcepton de 1.100.000 USD da ŝmirmono de Lockheed; tamen kun la rezervo, ke tiu intervjuo iĝu publikigita nur post lia morto. Li diris interalie: "Mi ĉiam enspezis multe da mono. La milionon de Lockheed mi ne bezonis. Kiel mi povis esti tiom stulta? ... Mi akceptis la fakton, ke tiu faro kune kun la vorto Lockheed estos ĉizita sur mia tomboŝtono."

La 17-an de novembro 2004 la nederlanda Regna Informa Servo (RVD) konatigis, ke princo Bernardo suferas je pulma kancero. La 1-an de decembro li estis enhospitaligita en Utrecht; li mortis la saman vesperon je la 18:50 horo (MET).


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

retpaĝo de la reĝa retejo