Bernd Göbel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bernd Göbel
Persona informo
Naskiĝo 15-an de oktobro 1942 (1942-10-15) (81-jaraĝa)
en Freiberg
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko
Okupo
Okupo skulptisto • universitata instruisto
vdr

Bernd Göbel (n. 15-an de oktobro 1942 en Freiberg, Saksio) estas germana skulptisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Göbel studis post lernejfrekvento kaj trejniĝo lignoskulptista skulptadon ĉe la Altlernejo pri industria formdonado en Halle-Burg Giebichenstein. Inter 1969 kaj 1974 l estis asistanto ĉe Gerhard Lichtenfeld, poste li gvidis la surlokan klason skulptistan. En 1982 li iĝis finfine profesoro pri skulptado. Emeritiĝo estis en 2008. Tri monografiaĵoj (eldonitaj ĉe la eldonejo Mitteldeutscher Verlag/Halle) priskribis lian verkaron: Plastiken (2012), Medaillen (2012), Holzschnitte (2017).

Premioj[redakti | redakti fonton]

Göbel ricevis multajn premiojn i.a. en 2001 en Novjorko de "American Numismatic Society", en Parizo en 2002 fare de "Fédération Internatioanle de la Médaille", en 2013 fare de "Deutsche Gesellschaft für Medaillenkunst" (premio por la verkaro). Laŭdatas ankaŭ la dokumentada kaj kritika valoro de liaj medaloj kiuj konsideratas pro ilia malgrandeco "monumentoj por la manoj".

Arto en la publika spaco[redakti | redakti fonton]

Fortuna-fonto en Freiberg

Liaj plej konataj publikaj artverkoj:

  • Fortuna-fonto en Freiberg (Saksio)
  • Monumento pri juna Johann Sebastian Bach sur la foirejo en Arnstadt (1982/1984),
  • Monumento por Bertolt Brecht sur la urbodoma placo en Dessau (1976/1981),
  • La „malmodernaj samtempuloj“, ankaŭ „komenco de serio“, en Grimma-strato en Lepsiko (1986/1989)
  • Monumento por la asekurkompanio-fodinto Ernst-Wilhelm Arnoldi sur Arnoldi-placo en Gotha, pro sia pridisputata arta prezentado kun streĉite kurba dorso popoldire mokata kiel ĝibulo (1991)
  • La Göbel-fonto sur la Hall-foirejo en Halle: Temo estas la urba historio de Halle. La prezentado de kardinalo Albrecht kun sia amorantino kaŭzis jam antaŭ la starigo akrajn diskutojn[1].
  • Omaĝaĵo por la dukino Luise Dorothea (Sachsen-Meiningen) en Gotha.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nataly Bleuel: Die Kardinalfrage. Ĉe: Die Zeit. 27/1997. (abgerufen am 7. April 2008)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]