Bernecebaráti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Bernecebaráti (bernecebarAti) estas unuigita malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono Szob.

Preĝejo de Bernecebaráti

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Bernecebaráti situas inter montaro Börzsöny kaj rivero Ipel, laŭ traira flankovojo. Proksime estas Šahy en la alia flanko de rivero. Budapeŝto troviĝas je 92 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la bronzepoko kaj ferepoko estis tie fortikaĵo. La unua mencio pri "Baráti" okazis en 1158. Dum la turka erao la setlejo ne senhomiĝis. En 1920 la komunumo trovis sin ĉe la nova landlimo kaj perdis kontaktojn kun la natura centro Ipolyság. En 1928 2 memstaraj vilaĝoj kuniĝis: Bernece kaj Baráti. En 1999 rojo kaŭzis grandan inundon.

La loĝantaro okupiĝas pri forstumado. En la ĉirkaŭaj arbaroj troviĝas karpeno, kverko, fago, robinio, cervo, kapreolo, apro, vulpo, melo, foino, kaj sovaĝkato. Ĉe la sudaj deklivoj oni kultivas frambon kaj ribon.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]