Bernhard Aichner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bernhard Aichner
Persona informo
Naskiĝo 1-an de februaro 1972 (1972-02-01) (52-jaraĝa)
en Heinfels
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo verkistofotisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bernhard AICHNER (naskiĝinta en 1972 en Innsbruck) estas aŭstra verkisto kaj fotisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Aichner pasigis la junajn jarojn en Orienta Tirolo. Estante 17 jara li interrompis la gimnaziofrekventon en Lienz kaj transloĝiĝis Insbrukon. Tie li laboris unue kiel kelnero kaj poste kiel fotografia helpanto. Tiam li ankaŭ komencis verki. En 1992 li trapasis la abiturientan ekzamenon por eksteruloj. Poste li studis germanistikon kaj igis sian pasion laboro. Li ankaŭ kunlaboris en la farado de nenombreblaj artkatalogoj kaj estis 5 jarojn fotisto por la taggazeto "Kurier". Paralele li publikigis verkojn en literaturgazetoj kaj faris la unuajn laŭtlegadojn publikajn.

En la 2000-a jaro li malfermis atelieron por fotografio. La saman jarojn aperis ankaŭ lia unua rakontovolumo Babalon en la Eldonejo Skarabaeus. Du jarojn pli malfrue aperis la unua romano Das Nötigste über das Glück. En 2004 okazis en la kadro de la Tirola Dramista Festivalo la premiero de lia teatraĵo Pissoir. Tiam li ekigis la laboron por la nova romano Nur Blau eldonota en marto 2006. En la printempo de 2006 ORF produktis radidramon laŭ la verko Schick de li. Ankaŭ lia verko Poltern unuafoje surscenejigitis. En oktobro 2008 sekvis la unua rigardebleco de Super Andi, verko kies faradon komisiis la teatrejo insbruka "Tiroler Landestheater". En februaro 2009 aperis la tria romano Schnee kommt, kaj en aŭgusto 2010 la unua krimromano Die Schöne und der Tod (Eldonejo Haymon). Sekvis en 2011 la dua Max-Broll-krimaĵo Für immer tot kaj en 2012 Leichenspiele. Ankaŭ en 2012 okazis la ORF-radidramigo de Unser lieber Nachbar Dr. Fuchs.

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • 1995 ÖH Literaturpreis
  • 1998 Brachland Literaturpreis
  • 2002 Kunstpreis der Stadt Innsbruck
  • 2006 Christoph Zanon Literaturpreis
  • 2008 Österreichisches Staatsstipendium für Literatur
  • 2008 Tiroler Landesstipendium für Literatur

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Libroj
Teatraĵoj
  • Vegas. Auftragswerk für das Westbahntheater. Regie: Alexander Kratzer. Uraufführung März 2009.
  • Super Andi. Auftragswerk für das Tiroler Landestheater zum Andreas-Hofer-Gedenkjahr 2009. Uraufführung am 11. Oktober 2008
  • Pissoir. mit Johannes Nikolussi. Regie: Thomas Gassner. Uraufführung Mai 2004, Produktion des Tiroler Landestheaters.
  • Poltern. Produktion im Rahmen des Tiroler Dramatikerfestivals. Uraufführung im Juni 2006, Literaturhaus am Inn
Hörspiele
  • Schick. ORF- Produktion. Regie: Martin Sailer. UA April 2006 im ORF-Kulturhaus Tirol
  • Unser lieber Nachbar Dr. Fuchs. Regie: Martín Sailer. UA Juli 2012 im ORF-Kulturhaus Tirol

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]