Bernhard Eichkorn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bernhard Eichkorn 2008

Bernhard EICHKORN [Ajĥkorn] (* 22-a de marto 1934) estas germana katolika pastro kaj esperantisto.

Vivo kaj profesio

Li naskiĝis en 1934 en vilaĝo Bettmaringen, kiu nun apartenas al Stühlingen, ĉe la germana landlimo al Svislando. Li vizitis la Heinrich-Suso-Gimnazion en Konstanz de 1948 ĝis 1955. Poste li studis de 1955 ĝis 1960 katolikan teologion (kaj iom da historio kaj psikologio) precipe en Freiburg (Breisgau), sed ankaŭ je 1957/58 du semestrojn en Munkeno kaj la finan jaron en la porsacerdota studseminario en St. Peter (Hochschwarzwald).

Je 1960 li estis ordinita kiel sacerdoto de la ĉefepiskopejo Freiburg (Breisgau). Post mallonga deĵoro en Weil am Rhein li estis vikario de 1961 ĝis 1964 en la paroĥo St. Martin en Karlsruhe kaj poste ĝis 1967 en St. Konrad en Villingen. En 1967 li fariĝis pastro en la paroĥo Unterkirnach. Aldone li laboris kiel junulara animzorganto de la dekanujo Villingen kaj kiel regiona animzorganto de CAJ (Christliche Arbeiter-Jugend), ĝis en 1972 li fariĝis Regionaldekan (Regiona Dekano) en la distrikto Schwarzwald-Baar kaj krome kiel honor-ofica Kreisjugendpfleger (subdistrikta zorganto pri junularaj aferoj).

En 1980 li fariĝis pastro de la paroĥo St. Martin en Meßkirch kaj dekano de la dekanujo Meßkirch. En 1988 li revenis al Villingen (intertempe Villingen-Schwenningen) kaj fariĝis pastro de la paroĥo St. Fidelis. Je la 31-a de decembro 2003 li pensiiĝis.

Esperantista vivo

Jam ĉirkaŭ 1950 li renkontis Esperanton en Konstanz okaze de prelego de Richard Coudenhove-Kalergi. En 1975 li lernis Esperanton pro malsukceso kun sia abituria Franca dum junulara renkontiĝo en Francio.

Li kunlaboras en Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE), precipe pri ekumenaj demandoj, kaj kun Adolf Burkhardt li revivigis la Ekumenan Komisionon fonditan post la 1-a Ekumena Esperanto-Kongreso en 1968 en Limburg ĉe Lahn. En tiu komisiono li ĝis nun laboras.

Krome li kunfondis Baden-Virtembergan Esperanto-Ligon BAVELO, la regionan societon de Germana Esperanto-Asocio (GEA), kie li laboras kiel afergvidanto en la BAVELO-estraro.

Li kunlaboras en la organizado de kristanaj Esperanto-aranĝoj, precipe de

Li grave kunlaboras en la eldonado de kristanaj publikaĵoj en aŭ pri Esperanto, helpante en ilia kompilado kaj organizante la financadon kaj distribuadon. Ekzemploj estas:

Li instigis sian iaman messervanton Armin Gmeiner eldoni librojn kaj broŝurojn en kaj pri Esperanto, kaj forte subtenis lin en tiu agado.

Fine de 2007, li komencis verki kristanan fakvortaron Esperanto-germanan. Je 2008.12.01 tiu vortaro atingis 40 % de la antauvidita unua ŝtupo (traduko de la Lexikon für Theologie und Kirche). Laŭplane ĝi atingos 100 % de la unua ŝtupo en 2010. La nuna stato de la kristana vortaro estas videbla en la ret-paĝaro de Bernhard Eichkorn (vidu en la Eksteraj Ligiloj).

Verkoj

  • Eta Sabat-Dimanĉa Breviero, Meßkirch 1985
  • Liturgio de la Preĝ-Horoj: Legaĵoj, dua jarciklo, Advento, Villingen 2001
  • Esperanto en la servo de la ekumena movado, en Esperante kaj ekumene, p. 41-67 (2004)
  • La kompletorioj de la semajno. Lasta prilaboro: Villingen-Schwenningen 2008

Aŭtorrajtoj

La verkaro de Bernhard Eichkorn, inkluzive lian retpaĝaron kaj tie situantan Kristanan Fakvortaron, estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite 3.0 Germanujo, kion pruvas la rikordo OTRS #2009110910044061. La origina subskribita dokumento pri livero de la permesilo troviĝas en la arkivejo de la Biblioteko Hector Hodler.

Distingoj

Eksteraj ligiloj