Bernhard Eriksson

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bernhard ERIKSSON (pseŭdonimo BEn; naskiĝis la 21-an de septembro 1890), estis sveda presejo-posedanto en Stokholmo kaj esperantisto.

Eriksson estis estrarano de Sveda Esperanto-Federacio (SEF) de 1930 ĝis 1931, prezidanto de la Esperanto-distrikto de Dalekarlio de 1922 ĝis 1927 kaj de la Esperanto-grupo Stokholmo depost 1929. Li redaktis la periodaĵon de SEF Svenska Esperanto Tidningen "La Espero" de januaro 1928 kaj de 1925 presis ĉiujn Esperanto-verkojn aperigitajn de Eldona Societo Esperanto.