Bernhard Grzimek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Bernhard (Klemens Maria) GRZIMEK (naskiĝis la 24-an de aprilo, 1909, mortis la 13-an de marto, 1987) estis germana zoologo kaj bestkuracisto.

Naskiĝinte en Neisse, Silezio (nuntempe Nysa en Pollando), li studis veterinaran medicinon kaj zoologion kaj doktoriĝis en 1932. Poste li laboris en Berlino. De 1945 ĝis 1974 li estis direktoro de la bestoparko en Frankfurto ĉe Majno. Li amplekse priesploris la psikon de bestoj kaj engaĝiĝis por la naturprotekto kaj la postvivo de minacataj bestoj.

Famon li gajnis per diversaj popularsciencaj libroj, filmoj kaj televidproduktaĵoj. Pro sia dokumenta filmo Serengeti darf nicht sterben, kiu en la jaro 1959 estiĝis en Afriko, li en 1960 gajnis Oskaron. Ekde 1960 li eldonis la ĵurnalon Das Tier.

Bernhard Grzimek mortis en Frankfurto ĉe Majno.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Grzimeks Tierleben (13 volumoj, 1967-77)

Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Kein Platz für wilde Tiere (1956)
  • Serengeti darf nicht sterben (1959)
Grzimek grave,Ngorongoro.jpg