Bernhard Kötz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bernhard KÖTZ [köc] (naskiĝis la 7-an de januaro 1882 en Waldenburg) estis germana libristo kaj Esperanto-vortaristo.

Kötz eklernis Esperanton en 1902 kaj ekaktivis de 1907. Li prezidis la tiaman Saksan-Turingan Esperantistan Ligon, kaj fondis eldonejon de la Ligo, kiu ŝanĝiĝis en 1908 al Germana Esperanto-Librejo. Kötz eldonis multajn Esperanto-lernilojn kaj literaturon. En 1910 li akiris la Esperanto-Eldonejon Hoffmann, kaj en 1919 la Esperanto-eldonaĵojn de Germana Esperanto-Gazeto. En 1921 kunfandiĝis la Germana Esperanto-Eldonejo kaj Librejo kun la firmo Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig (Lepsiko). Tie li oficis kiel direktoro de la Esperanto-fako.

Kötz partoprenis 13 internaciajn Esperanto-kongresojn kaj konferencojn. Li estis prezidanto de la Esperanto-Societo en Lepsiko. Kötz verkis krom propagandaj artikoloj la poŝvortaron "Hirts Esperanto-Taschenwörterbuch" (kune kun Arthur Degen), el kiu disvendiĝis 35.000 ekzempleroj en kvar eldonoj (1925, 1926, 1929, 1932); krome mallongan lernilon kaj Internacian Kantaron.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]