Bernhard Pabst
Hans Bernhard PABST (naskiĝis la 4-an de aprilo 1960 en Gießen) estas germana juristo kaj Esperantologo.
Inter decembro 1986 kaj decembro 1987 li kune kun inter alie Thomas Pusch starigis nacian oficejon de Germana Esperanto-Asocio kaj Germana Esperanto-Junularo, nomata Germana Esperanto-Centro, kiu sekve post enurba translokiĝo plufunkciis ĝis marto 1995 kaj donis gravajn impulsojn al la nacia Esperanto-movado. Dum tiu unua jaro li estis ties salajrita gvidanto. Poste li inter alie verkis la publikaĵon "Inversa Vortaro de Esperanto" (IVE, 1989), kunlaboris ĉe "Perkomputora Termino-Kolekto" (Pekoteko) de Rüdiger Eichholz, Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA), Manlibro de Politiko (ed. Stefan Maul). Li kontribuis per multaj artikoloj i.a. al la periodaĵoj Monato[1], Internacia Jura Revuo, Akademiaj Studoj, Kontakto, Esperanto aktuell) k.a. Bernhard Pabst redaktis la fakrevueton "Terminoteko, informilo pri Esperanta termino-farado", kaj publikigis kelkajn studojn pri konataj esperantistoj (Butin, Hankel, Penndorf, Witterijk k.a.).
Referencoj
- ↑ Monato, internacia magazino sendependa, numero 1999/05, paĝo 11: Teknika normigo verkita de Bernhard Pabst.