Berolle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Berolle
Blazono de Berolle
Blazono de Berolle
Blazono de Berolle
Berolle
Berolle
Berolle
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46° 33′ 30″ N 6° 20′ 12″ O / 46.55833 °N, 6.33667 °O / 46.55833; 6.33667 (mapo)Koordinatoj: 46° 33′ 30″ N 6° 20′ 12″ O / 46.55833 °N, 6.33667 °O / 46.55833; 6.33667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 295
Areo 9,60 km²
Alteco 760 m super marnivelo
Poŝtkodo 1149
Komunumkodo 5424
Mapo de Berolle
Mapo de Berolle
Situa mapo de Berolle
vdr

Berolle estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 295 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Berolle situas ĉe la suda flanko de la Ĵurasa Montaro, proksimume 14 kilometrojn okcidentnordokcidente de la distriktĉefurbo Morges. La komunumo konsistas el la vilaĝo Berolle kaj la setlejoj Petit Marais, Les Molliettes kaj La Verrière.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,60 km², de kiuj 51,1% estas kovritaj de arbaro, 45,6% servas por agrikulturo kaj 2,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Berolle limas en nordo al Montricher, en nordoriento al Mollens, en sudoriento al Ballens, en sudo kaj okcidento al Bière, kaj en nordokcidento al Le Chenit.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Berolle situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Berolle pasas flanka konekta vojo de Bière al Mont-la-Ville. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksiume 20 kilometrojn sude de la komunumo apud Morges. Pere de la poŝtaŭtolinio de L'Isle tra Bière al Gimel la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Berolle datiĝas el la jaro 1235 kiel Birula. En Berolle estis trovitaj restaĵoj de romia setlejo. Sur la monteto Arnichens troviĝas tomboj el la 9-a jarcento. Ĝis la jaro 1536 la vilaĝo dependis de la Monaĥejo Romainmôtier. Sub la berna regado ĝis la Helveta Revolucio de 1798 ĝi apartenis al la Voktejo Morges. Ek de la 16-a jarcentoj senjoroj en Berolle estis la familio Steiger kaj poste la familio Lavigny. Post la Helveta Revolucio ĝis la administra reformo de 2006, kiu efektiviĝis la 1-an de januaro 2008 la komunumo apartenis al la Distrikto Aubonne, ek de 2008 ĝi estas parto de la Distrikto Morges.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]