Berounka
El Vikipedio
| Berounka | |
|---|---|
| Rivero Berounka sub Tetín | |
| Longeco | 139,1 km |
| Alteco de la fonto | 726/869 m |
| Meznombra trafluo | ĉe enfluo 36 m³/s |
| Akvokolekta areo | 8 861 km² |
| Alfluantoj | Mže, Radbuza |
| Alfluas al | Vltava |
| Alteco de la enfluejo | 190 m |
| Kategorio:Riveroj en Ĉeĥio | |
Berounka estas rivero en Ĉeĥio.Ĝi ekestas per kunfluo de riveroj Mže kaj Radbuza en Pilseno. Ambaŭ riveroj fontas en montaroj Ĉeĥa arbaro kaj Šumava. Ĉe Lahovice en la suda parto de Prago ĝi enfluas al Vltava.
En la regiono Ĉeĥa karsto la rivero kreas en kalkoj kanjonojn kun rokmuroj. Por Berounka estas tipaj malekvilibraj akvostatoj, dum la tuta jaro ĝi estas utiligebla ankaŭ por malfermitaj sportŝipoj kaj ĝi estas uzata por banado.
