Bert Boon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bert Boon
Persona informo
Naskiĝo 30-an de majo 1948 (1948-05-30) (75-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Bert BOON (naskiĝis la 30-an de majo 1948 en Molenbeersel – Limburgo) estas belga esperantisto, individua membro de UEA, membro de FEL, membro de E-3000, UEA-delegito. prezidanto kaj instruanto de “SEL-T LA HIRUNDO”, Esperanto-klubo de li kaj lia filo Nico fondita en Tienen en la jaro 1992, sekcio de Skolta Esperanto-Ligo, instruis laŭ la metodo Kempeneers en Loveno de 1988 ĝis 1991, instruas laŭ la Cseh-metodo ekde la jaro 1993.

Li eklernis Esperanton en la jaroj 1986-1987 en oficiala vesperkurso organizita de doktoro Paul T. C. Kempeneers kaj havas oficialan diplomon pri Esperanto. Li estas aktiva kiel ĉefredaktoro de la kluba revuo (16 jarkolektoj en 2008), tradukas, verkas artikolojn en diversaj lingvoj por diversaj revuoj, leterojn de leganto por diversaj gazetoj, prelegas en Esperanto-kluboj, ktp...

Bert Boon studis ĝermanan filologion en la universitato de Gent kaj neŭrolingvistikon en universitato de Bruselo. De 1972 ĝis 2001 en mezlernejo de Tineno li laboris kiel instruisto, pri la germana kaj la nederlanda lingvoj, krome pri “verba esprimo” kaj “estetika edukado”. Informis milojn da gelernantoj pri Esperanto kaj el ili diversaj poste iĝis membroj de “La Hirundo”.

Esperanto-Numismatika Asocio[redakti | redakti fonton]

Bert Boon estis en 2013 la iniciatinto de la unua prinumismatika fakgrupo de UEA, Esperanto-Numismatika Asocio” kaj ĉefredaktoro de la asocia revuo “Esperanta Numismatiko”. En oktobro 2017 la asocio dise en la mondo havis 83 individuajn kaj 19 asociajn membrojn. Membriĝo kaj revuo estas tute senkostaj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Kune kun Marc Vanden Bempt (Esperanto 3000, Loveno) en 2002 li esperantigis la unuan fojon bildstrion de la mondfama verkisto Willy Vandersteen: “Cisko kaj Vinjo – La brusela bubo” («Suske en Wiske: Het kregelige ketje»), okaze de la 10-jariĝo de «La Hirundo». Li tradukis la novelon Het dwaallicht de Willem Elsschot al Esperanto (Kiel Vaglumo) (eldonita de Flandra Esperanto-Ligo en 2010). Aperis artikolo de Bert Boon "La enigma odiseado de zamenhofa letero" en Literatura Foiro 245 de junio 2010, p.136-146.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ankoraŭ ne ekzistas retejo de la Esperanto-Numismatika Asocio, nek de ĝia revuo. Sed la revuon eblas aboni per retpoŝto al bert.boon@skynet.be kaj aperintajn gazetojn vi povas senpage elŝuti de la bitoteko de Hispana Esperanto-Federacio aŭ ĉe Esperanta Kunfarejo: Esperanto-Numismatika Asocio.